↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 30

1 Ĥizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaŭ
leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la
Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de
Izrael. 2 Kaj la reĝo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo
en Jerusalem per konsiliĝo decidis fari la Paskon en la dua
monato; 3 ĉar ili ne povis fari ĝin en tiu tempo pro tio, ke la
pastroj ne sanktigis sin en sufiĉa nombro kaj la popolo ne
kolektiĝis en Jerusalem. 4 La afero plaĉis al la reĝo kaj al la
tuta komunumo. 5 Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de
Izrael, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, ke oni venu fari Paskon al la
Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; ĉar jam delonge oni ne
faris ĝin, kiel estas skribite. 6 Kaj ekiris kurieroj kun leteroj
de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael
kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo: Ho idoj de Izrael, revenu
al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li
revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la
reĝoj de Asirio. 7 Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj,
kiuj krimis kontraŭ la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn
Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas. 8 Nun ne estu
malmolnukaj kiel viaj patroj: donu la manon al la Eternulo, kaj
venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por ĉiam, kaj servu al
la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia
kolero. 9 Ĉar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj
filoj trovos favorkorecon ĉe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos
reveni en ĉi tiun landon; ĉar kompatema kaj favorkora estas la
Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon, se vi
revenos al Li. 10 La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de
Efraim kaj Manase kaj ĝis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri
ili kaj mokis ilin. 11 Nur kelkaj el la Aŝeridoj, Manaseidoj, kaj
Zebulunidoj humiliĝis, kaj venis en Jerusalemon. 12 Super Judujo
estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la
ordonon de la reĝo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de
la Eternulo. 
13 Kaj kolektiĝis en Jerusalem multe da popolo, por
fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso. 14
Kaj ili leviĝis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en
Jerusalem; kaj ĉion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis
kaj ĵetis en la torenton Kidron. 15 Kaj ili buĉis la Paskon en la
dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj
hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo
de la Eternulo. 16 Kaj ili staris sur siaj postenoj laŭ la
preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La
pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj. 17 Ĉar
en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la
Levidoj okupis sin per la buĉado de la Paskoj anstataŭ ĉiu, kiu
ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo. 18 Multaj el
la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isaĥar, kaj Zebulun, ne
purigis sin; tamen ili manĝis la Paskon, ne konforme al la
preskribo; sed Ĥizkija preĝis pri ili, dirante: La Eternulo, la
bona, pardonu ĉiun, 19 kiu pretigis sian koron, por turni sin al
Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la
sankta puriĝo. 20 Kaj la Eternulo aŭskultis Ĥizkijan kaj pardonis
la popolon. 21 Kaj la Izraelidoj, kiuj troviĝis en Jerusalem,
faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda ĝojo; kaj
ĉiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per
instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo. 22 Kaj
Ĥizkija parolis afable al ĉiuj Levidoj, kiuj distingiĝis en la
servado al la Eternulo. Kaj oni manĝis la festan manĝaĵon dum sep
tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de
iliaj patroj. 23 Kaj la tuta komunumo interkonsiliĝe decidis
festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco.
24 Ĉar Ĥizkija, reĝo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn
kaj sep mil ŝafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil
bovojn kaj dek mil ŝafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin
sanktigis. 25 Kaj ĝojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la
pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de
Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj
kiuj loĝis en Judujo. 26 Kaj estis granda ĝojo en Jerusalem; ĉar
de la tempo de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael, ne estis
io simila en Jerusalem. 27 Kaj leviĝis la pastroj kaj la Levidoj
kaj benis la popolon; kaj aŭskultita estis ilia voĉo, kaj venis
ilia preĝo en Lian sanktan loĝejon, en la ĉielon.

Sekva Ĉapitro →