↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 29

1 Ĥizkija fariĝis reĝo, havante la aĝon de dudek kvin jaroj, kaj
dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Abija, filino de Zeĥarja. 2 Li agadis bone antaŭ la
Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. 3 En la unua
jaro de sia reĝado, en la unua monato, li malŝlosis la pordojn de
la domo de la Eternulo kaj riparis ilin. 4 Kaj li venigis la
pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta, 5
kaj diris al ili: Aŭskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin,
kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj
elĵetu la malpuraĵon el la sanktejo. 6 Ĉar niaj patroj krimis,
agadis malbone antaŭ la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin,
forturnis sian vizaĝon de la loĝejo de la Eternulo, kaj turnis al
ĝi sian dorson. 7 Ili ankaŭ ŝlosis la pordojn de la portiko,
estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn
ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael. 8 Kaj ekkoleris la
Eternulo kontraŭ Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al
teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj. 9 Kaj
jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj
edzinoj estas pro tio en kaptiteco. 10 Nun mi intencas fari
interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni
la flamon de Sia kolero. 11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj,
ĉar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaŭ Li, ke vi servu al
Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.

12 Tiam leviĝis la Levidoj: Maĥat, filo de Amasaj, Joel, filo de
Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj: Kiŝ, filo de Abdi,
Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gerŝonidoj: Joaĥ, filo de
Zima, kaj Eden, filo de Joaĥ; 13 kaj el la idoj de Elicafan:
Ŝimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf: Zeĥarja kaj Matanja; 14
kaj el la idoj de Heman: Jeĥiel kaj Ŝimei; kaj el la idoj de
Jedutun: Ŝemaja kaj Uziel. 15 Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj
sanktigis sin; kaj ili eniris, laŭ la ordono de la reĝo, konforme
al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.
16 Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la
Eternulo, por purigi; kaj ĉion malpuran, kion ili trovis en la
templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de
la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al
la torento Kidron. 17 Ili komencis la sanktigadon en la unua tago
de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en
la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo
dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili
finis. 18 Kaj ili eniris internen al la reĝo Ĥizkija, kaj diris:
Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de
bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de
propono kaj ĉiujn ĝiajn vazojn; 19 kaj ĉiujn vazojn, kiujn la
reĝo Aĥaz dum sia reĝado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis
kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaŭ la altaro de la Eternulo.

20 La reĝo Ĥizkija leviĝis frue matene, kunvenigis la estrojn de
la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo. 21 Kaj ili
alkondukis sep bovojn, sep virŝafojn, sep ŝafidojn, kaj sep
kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro
Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari
bruloferon sur la altaro de la Eternulo. 22 Kaj oni buĉis la
bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron;
kaj oni buĉis la virŝafojn kaj aspergis per la sango la altaron;
kaj oni buĉis la ŝafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.
23 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaŭ la reĝon kaj la
komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin. 24 Kaj la pastroj
ilin buĉis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por
pekliberigi la tutan Izraelon; ĉar pro la tuta Izrael, diris la
reĝo, estas la brulofero kaj la pekofero. 25 Kaj li starigis la
Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj
harpoj, laŭ la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la
reĝo, kaj de la profeto Natan; ĉar de la Eternulo estis tiu
preskribo per Liaj profetoj. 26 Kaj stariĝis la Levidoj kun la
instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj. 27 Kaj
Ĥizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en
la momento, kiam komenciĝis la brulofero, komenciĝis la kantado
al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de
David, reĝo de Izrael. 28 Kaj la tuta popolo adorkliniĝis, kaj la
kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj
daŭris ĝis la fino de la brulofero. 29 Kiam la brulofero estis
finita, la reĝo, kaj ĉiuj, kiuj troviĝis kun li, ekgenuis kaj
adorkliniĝis. 30 Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la
Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de
la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj
adorkliniĝis. 31 Kaj Ĥizkija diris plue: Nun vi konsekris vin al
la Eternulo; aliru kaj konduku buĉoferojn kaj dankoferojn al la
domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis buĉoferojn kaj
dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn. 32 La nombro de la
bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis: sepdek bovoj,
cent virŝafoj, ducent ŝafidoj; ĉio ĉi tio estis bruloferoj al la
Eternulo. 33 Da konsekritaj estis: sescent bovoj kaj tri mil
ŝafoj. 34 Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj
ili ne povis senfeligi ĉiujn bruloferojn; tial helpis al ili
iliaj fratoj, la Levidoj, ĝis la laboro estis finita kaj ĝis la
pastroj sin sanktigis; ĉar la Levidoj estis pli fervoraj en la
sinsanktigado, ol la pastroj. 35 Ankaŭ tre multe estis da
bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun verŝoferoj por la
bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la
Eternulo. 36 Kaj ĝojis Ĥizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion
Dio pretigis por la popolo; ĉar neatendita estis la afero.

Sekva Ĉapitro →