↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 28

1 La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj
dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ
la Eternulo, kiel lia patro David. 2 Li iradis laŭ la vojoj de la
reĝoj de Izrael, kaj li eĉ faris fanditajn statuojn de Baaloj; 3
li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn
filojn per fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn
la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj; 4 li oferadis kaj
incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda
arbo. 5 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de
la reĝo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da
kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaŭ en la manon de la
reĝo de Izrael li estis transdonita, kaj ĉi tiu faris al li
grandan baton. 6 Pekaĥ, filo de Remalja, mortigis el la Judoj
cent dudek mil en unu tago, kiuj ĉiuj estis homoj bravaj--pro
tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. 7 Kaj
Ziĥri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la
reĝo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la
reĝo. 8 Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil
virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaŭ multe da rabaĵo ili
prenis de ili kaj venigis la rabaĵon en Samarion. 9 Tie estis
profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaŭ la
militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili: Jen pro la
kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraŭ la Judoj, Li
transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia
furiozo, ke tio atingis la ĉielon. 10 Nun la loĝantojn de Judujo
kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj
sklavinojn. Sed per tio vi fariĝos ja kulpaj antaŭ la Eternulo,
via Dio. 11 Aŭskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi
prenis el viaj fratoj, ĉar ekscitiĝis kontraŭ vi la flamo de
kolero de la Eternulo. 12 Tiam leviĝis kelkaj el la ĉefoj de la
Efraimidoj, Azarja, filo de Jehoĥanan, Bereĥja, filo de
Meŝilemot, Jeĥizkija, filo de Ŝalum, kaj Amasa, filo de Ĥadlaj,
kontraŭ tiuj, kiuj venis el la militistaro, 13 kaj diris al ili:
Ne konduku ĉi tien la kaptitojn, ĉar novan nian kulpon antaŭ la
Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda
estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraŭ Izrael. 14 Tiam la
armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitaĵon antaŭ la estroj
kaj la tuta komunumo. 15 Kaj leviĝis la viroj, menciitaj laŭ
iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj ĉiujn el iliaj nuduloj ili
vestis per parto de la rabitaĵo, vestis ilin, donis al ili ŝuojn,
donis al ili manĝi kaj trinki, ŝmiris ilin per oleo, sidigis sur
azenoj ĉiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jeriĥon, la urbon
de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.

16 En tiu tempo la reĝo Aĥaz sendis al la reĝoj de Asirio, ke ili
helpu al li. 17 Ankaŭ la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn,
kaj forkaptis kaptitojn. 18 Ankaŭ la Filiŝtoj invadis la urbojn
de la malaltaĵo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la
urbojn Bet-Ŝemeŝ, Ajalon, Gederot, Soĥo kun ĝiaj filinurboj,
Timna kun ĝiaj filinurboj, kaj Gimzo kun ĝiaj filinurboj, kaj
enloĝiĝis tie. 19 Ĉar la Eternulo humiligis Judujon pro Aĥaz,
reĝo de Izrael, kiu malĉastigis Judujon kaj krimis antaŭ la
Eternulo. 20 Kaj venis kontraŭ lin Tiglat-Pileser, reĝo de
Asirio, kaj premis lin, anstataŭ subteni lin; 21 ĉar Aĥaz
prirabis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon kaj la
eminentulojn, kaj donis al la reĝo de Asirio, tamen tio ne helpis
al li. 22 En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la
Eternulo, li, la reĝo Aĥaz. 23 Kaj li alportadis oferojn al la
dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris: La dioj
de la reĝoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj
ili helpos al mi. Sed ili kaŭzis falon al li kaj al la tuta
Izrael. 24 Kaj Aĥaz kolektis ĉiujn vazojn de la domo de Dio kaj
disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li ŝlosis la pordojn de
la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en ĉiuj anguloj
de Jerusalem. 25 Kaj en ĉiuj urboj de Judujo li faris altaĵojn,
por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de
liaj patroj. 26 Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la
antaŭa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj
de Judujo kaj Izrael. 27 Kaj Aĥaz ekdormis kun sian patroj, kaj
oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; ĉar oni ne metis lin
en la tombojn de la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia
filoj Ĥizkija.

Sekva Ĉapitro →