↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 27

1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo,
kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Jeruŝa, filino de Cadok. 2 Li agadis bone antaŭ la
Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne
eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ
pekadis. 3 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la
Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis. 4 Li
konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj
li konstruis kastelojn kaj turojn. 5 Li militis kontraŭ la reĝo
de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en
tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor'ojn da tritiko,
kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ
en la dua jaro kaj en la tria. 6 Jotam fariĝis potenca, ĉar li
bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio. 7 La cetera
historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas
priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. 8 La
aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek
ses jarojn li reĝis en Jerusalem. 9 Kaj Jotam ekdormis kun siaj
patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ
li ekreĝis lia filo Aĥaz.

Sekva Ĉapitro →