↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 26

1 Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la aĝon de dek
ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja. 2 Li
prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la
reĝo ekdormis kun siaj patroj. 3 La aĝon de dek ses jaroj havis
Uzija, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en
Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem. 4
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia
patro Amacja. 5 Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zeĥarja, la
kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis
sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson. 6 Li eliris kaj
militis kontraŭ la Filiŝtoj; li detruis la muregon de Gat, la
muregon de Jabne, kaj la muregon de Aŝdod; kaj li konstruis
urbojn en la regiono de Aŝdod kaj en Filiŝtujo. 7 Kaj Dio helpis
al li kontraŭ la Filiŝtoj, kaj kontraŭ la Araboj, kiuj loĝis en
Gur-Baal, kaj kontraŭ la Meunoj. 8 Kaj la Amonidoj donis al Uzija
donacojn, kaj lia nomo fariĝis fama ĝis la limo de Egiptujo, ĉar
li estis tre forta. 9 Uzija konstruis turojn en Jerusalem super
la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la
angulo, kaj fortikigis ilin. 10 Li konstruis ankaŭ turojn en la
dezerto kaj elhakis multe da putoj, ĉar li havis multe da brutoj
sur la malaltaĵo kaj sur la ebenaĵo; li havis ankaŭ
terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotaŭgaj
lokoj, ĉar li estis amanto de la tero. 11 Uzija havis
militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per
taĉmentoj, laŭ la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de
la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de Ĥananja, el la
altranguloj de la reĝo. 12 La tuta nombro de la ĉefoj de
patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent; 13 kaj
sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent
povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la reĝo
kontraŭ la malamiko. 14 Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta
militistaro, ŝildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj
ŝtonojn por ŝtonĵetiloj. 15 Kaj li faris en Jerusalem maŝinojn,
elpensitajn de specialistoj, por ke ili troviĝu sur la turoj kaj
sur la anguloj, por ĵetadi sagojn kaj grandajn ŝtonojn. Kaj lia
nomo fariĝis fama malproksime, ĉar li mirinde aranĝis al si
helpon, ĝis li fariĝis potenca.

16 Sed kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li
malboniĝis. Li krimis kontraŭ la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris
en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de
incensado. 17 Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li
okdek pastroj de la Eternulo, kuraĝuloj; 18 kaj ili stariĝis
kontraŭ la reĝo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas
incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de
Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, ĉar vi faris krimon,
kaj tio ne estos por vi honora antaŭ Dio, la Eternulo. 19 Tiam
Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi.
Sed kiam li ekkoleris kontraŭ la pastroj, lepro aperis sur lia
frunto, antaŭ la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la
altaro de incensado. 20 Kiam sin turnis al li la ĉefpastro Azarja
kaj ĉiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto.
Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaŭ li mem rapidis
eliri, ĉar la Eternulo lin frapis. 21 Kaj la reĝo Uzija restis
lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo de
leprulo; ĉar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj
lia filo Jotam estis ĉefo de la reĝa domo kaj regis la popolon de
la lando. 22 La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj kaj la
lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc. 23 Kaj Uzija
ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj
sur la kampo de la tomboj de la reĝoj; ĉar oni diris: Li estas
leprulo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.

Sekva Ĉapitro →