↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 25

1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li fariĝis reĝo,
kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Jehoadan, el Jerusalem. 2 Li agadis bone antaŭ la
Eternulo, tamen ne el plena koro. 3 Kiam lia reĝado fortikiĝis,
li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian
patron. 4 Sed iliajn filojn li ne mortigis, ĉar tiel estas
skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo
ordonis, dirante: Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj
infanoj ne devas morti pro la patroj, sed ĉiu devas morti pro sia
peko. 5 Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laŭ
patrodomoj, laŭ milestroj kaj centestroj, ĉiujn Jehudaidojn kaj
Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la aĝon de
dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron
de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni
lancon kaj ŝildon. 6 Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn
militistojn pro cent kikaroj da arĝento. 7 Sed homo de Dio venis
al li, kaj diris: Ho reĝo, ne iru kun vi la militistaro de
Izrael, ĉar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun ĉiuj idoj de
Efraim; 8 sed iru vi sola, agu kuraĝe en la milito; alie Dio
faligos vin antaŭ la malamiko, ĉar Dio havas la forton, por helpi
kaj por faligi. 9 Kaj Amacja diris al la homo de Dio: Kion do oni
faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de
Izrael? La homo de Dio respondis: La Eternulo povas doni al vi
pli ol tio. 10 Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis
al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte
ekflamis ilia kolero kontraŭ Judujo, kaj ili reiris al sia loko
kun kolero. 11 Kaj Amacja havis la kuraĝon kaj kondukis sian
popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la
Seiranoj dek mil; 12 kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en
kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj ĵetis
ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke ĉiuj dishakiĝis.
13 Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne
iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de
Samario ĝis Bet-Ĥoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj
kaptis multe da rabakiraĵo.

14 Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li
alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel
diojn, kaj antaŭ ili li adorkliniĝis kaj al ili li incensis. 15
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Amacja, kaj Li
sendis al li profeton, kaj ĉi tiu diris al li: Kial vi turnas vin
al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraŭ via
mano? 16 Kaj dum li estis parolanta al li, la reĝo diris al li:
Ĉu oni faris vin konsilisto de la reĝo? ĉesu, ĉar alie oni vin
mortigos. Tiam la profeto ĉesis, kaj diris: Mi scias, ke Dio
decidis pereigi vin; ĉar vi tion faris kaj vi ne aŭskultis mian
konsilon.

17 Amacja, reĝo de Judujo, konsiliĝis, kaj sendis al Joaŝ, filo
de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri: Venu, ni
komparu niajn fortojn. 18 Tiam Joaŝ, reĝo de Izrael, sendis al
Amacja, reĝo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis
al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo
kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj
dispremis per la piedoj la prunelon. 19 Vi diras al vi: Jen mi
venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fieriĝis kaj serĉas gloron.
Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi
falu kaj kun vi ankaŭ Judujo? 20 Sed Amacja ne obeis; ĉar tio
estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis
sin al la dioj de Edom. 21 Kaj eliris Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj
ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en
Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo. 22 Kaj la Judoj estis
venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo.
23 Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz,
kaptis Joaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ, kaj venigis lin en
Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la
Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent
ulnoj. 24 Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn
vazojn, kiuj troviĝis en la domo de Dio ĉe Obed-Edom, kaj la
trezorojn de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris
en Samarion.

25 Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto
de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin
jarojn. 26 La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta,
estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de
Izrael. 27 De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo,
oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en
Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin
mortigis. 28 Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj kaj enterigis lin
kun liaj patroj en la urbo de Judujo.

Sekva Ĉapitro →