↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 24

1 La aĝon de sep jaroj havis Joaŝ, kiam li fariĝis reĝo, kaj
kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Cibja, el Beer-Ŝeba. 2 Joaŝ agadis bone antaŭ la Eternulo
dum la tuta vivo de la pastro Jehojada. 3 Kaj Jehojada prenis por
li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn. 4 Post tio
Joaŝ ekintencis renovigi la domon de la Eternulo. 5 Kaj li
kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili: Iru en la
urbojn de Judujo kaj kolektu de ĉiuj Izraelidoj monon por
riparadi la domon de via Dio ĉiujare; kaj rapidu kun tiu afero.
Sed la Levidoj ne rapidis. 6 Tiam la reĝo alvokis Jehojadan,
ilian ĉefon, kaj diris al li: Kial vi ne postulas de la Levidoj,
ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo,
la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis
por la tabernaklo de la interligo? 7 Ĉar la malpia Atalja kaj
ŝiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj ĉion, kio estis
sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj. 8
Kaj la reĝo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis ĝin ĉe
la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere. 9 Kaj oni
proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la
Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por
la Izraelidoj en la dezerto. 10 Kaj ekĝojis ĉiuj estroj kaj la
tuta popolo, kaj ili alportis kaj ĵetis en la keston, ĝis ĝi
pleniĝis. 11 Kaj ĉiufoje, kiam oni alportis la keston per la
Levidoj en la reĝan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da
mono, venis skribisto de la reĝo kaj komisiito de la ĉefpastro,
kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis ĝin kaj
restarigis sur ĝia loko. Tiel oni faradis ĉiutage, kaj oni
kolektis multe da mono. 12 Kaj la reĝo kaj Jehojada donadis ĝin
al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni
dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, por renovigi la domon de
la Eternulo, ankaŭ feraĵistojn kaj kupraĵistojn, por ripari la
domon de la Eternulo. 13 Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero
antaŭeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en
bonan staton, kaj oni ĝin fortikigis. 14 Kiam ili finis, ili
alportis la restintan monon al la reĝo kaj al Jehojada; el tio
oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la
servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn
kaj arĝentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la
Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada. 15 Jehojada
maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon, kaj li mortis; la aĝon de
cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis. 16 Kaj oni enterigis
lin en la urbo de David, kun la reĝoj; ĉar li faradis bonon en
Izrael, por Dio kaj por Lia domo. 
17 Post la morto de Jehojada
venis la estroj de Judujo kaj kliniĝis antaŭ la reĝo; kaj li
komencis obeadi ilin. 18 Kaj ili forlasis la domon de la
Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj
stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitiĝis Lia kolero kontraŭ Judujo
kaj kontraŭ Jerusalem pro ĉi tiu ilia kulpo. 19 Li sendis al ili
profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis
ilin, sed ĉi tiuj ne atentis. 20 La spirito de Dio venis sur
Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la
popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la
ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la
Eternulon, kaj tial Li vin forlasis. 21 Ili faris konspiron
kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo sur la
korto de la domo de la Eternulo. 22 Kaj la reĝo Joaŝ ne memoris
la favorkoraĵon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li
mortigis lian filon. Ĉi tiu, mortante, diris: La Eternulo vidu,
kaj punu. 23 Post paso de unu jaro eliris kontraŭ lin la
militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon
kaj ekstermis el la popolo ĉiujn estrojn de la popolo; kaj la
tutan militakiraĵon ili sendis al la reĝo de Damasko. 24 Kun
nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo
transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro
tio, ke ĉi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj
sur Joaŝ ili faris juĝon. 25 Kiam ili foriris de li, lasinte lin
en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraŭ li pro
la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin
sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de
David, sed oni ne enterigis lin en la reĝaj tomboj. 26 La
konspirintoj kontraŭ li estis: Zabad, filo de la Amonidino
Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino Ŝimrit. 27 Pri liaj
filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri
la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en
la libro de la reĝoj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.

Sekva Ĉapitro →