↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 23

1 Sed en la sepa jaro kuraĝis Jehojada kaj prenis al si en
interligon la centestrojn Azarja, filo de Jeroĥam, Iŝmael, filo
de de Jehoĥanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja,
kaj Eliŝafat, filo de Ziĥri; 2 kaj ili rondiris en Judujo kaj
kolektis la Levidojn el ĉiuj urboj de Judujo kaj la ĉefojn de
patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon. 3 Kaj la tuta
anaro faris en la domo de Dio interligon kun la reĝo. Kaj
Jehojada diris al ili: Jen la filo de la reĝo devas reĝi, kiel
diris la Eternulo pri la filoj de David. 4 Jenon vi devas fari:
tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la
Levidoj, estu pordegistoj ĉe la sojloj, 5 triono en la reĝa domo,
kaj triono ĉe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu
sur la kortoj de la domo de la Eternulo. 6 Neniu eniru en la
domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la
Levidoj; ĉi tiuj povas eniri, ĉar ili estas sanktigitaj; sed la
tuta popolo faru gardon por la Eternulo. 7 Kaj la Levidoj ĉirkaŭu
la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj ĉiun,
kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam
li eniros aŭ eliros. 8 La Levidoj kaj ĉiuj Judoj faris ĉion, kion
ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la
sabate venantajn kun la sabate forirantaj, ĉar la pastro Jehojada
ne forliberigis la laŭvicajn grupojn. 9 Kaj la pastro Jehojada
disdonis al la centestroj la lancojn, ŝildojn, kaj manŝildojn de
la reĝo David, kiuj estis en la domo de Dio. 10 Kaj li starigis
la tutan popolon, ĉiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra
flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la
altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo. 11 Kaj oni elkondukis
la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis
lin reĝo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris: Vivu
la reĝo! 12 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la popolo, kuranta kaj
gloranta la reĝon, ŝi iris al la popolo en la domon de la
Eternulo. 13 Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono
apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la
reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas per
trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj
kaj glorkantas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis:
Konspiro, konspiro! 14 Tiam la pastro Jehojada elirigis la
centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili:
Elkonduku ŝin ekster la vicojn; kaj kiu ŝin sekvos, tiun oni
mortigu per glavo; ĉar la pastro diris: Ne mortigu ŝin en la domo
de la Eternulo. 15 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris
tra la enirejo de la Pordego de Ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie
oni ŝin mortigis.

16 Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la
reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo. 17 Kaj la tuta popolo
iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj
bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili
mortigis antaŭ la altaroj. 18 Kaj Jehojada komisiis la oficojn en
la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis
David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la
Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun ĝojo
kaj kantoj, laŭ la preskribo de David. 19 Kaj li starigis la
pordegistojn ĉe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke
neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura. 20 Kaj li prenis la
centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj
la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la reĝon el la domo
de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la reĝan
domon, kaj ili sidigis la reĝon sur la regna trono. 21 Kaj la
tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed
Ataljan oni mortigis per glavo.

Sekva Ĉapitro →