↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 20

1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaŭ
najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraŭ Jehoŝafaton. 2 Kaj
oni venis kaj raportis al Jehoŝafat, dirante: Venis kontraŭ vin
granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun
estas en Ĥacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi. 3 Jehoŝafat
ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis
faston en la tuta Judujo. 4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la
Eternulon; el ĉiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la
Eternulon. 5 Jehoŝafat stariĝis inter la komunumo de Judujo kaj
Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaŭ la nova korto. 6 Kaj
li diris: Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la
ĉielo, kaj Vi regas super ĉiuj regnoj de la nacioj, en Via mano
estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontraŭstari al Vi. 7
Vi, nia Dio, forpelis ja la loĝantojn de ĉi tiu lando antaŭ Via
popolo Izrael, kaj donis ĝin al la idaro de Abraham, Via amanto,
por ĉiam. 8 Kaj ili enloĝiĝis en ĝi, kaj konstruis por Vi en ĝi
sanktejon al Via nomo, dirante: 9 Se venos sur nin malfeliĉo,
glavo, puno, pesto, aŭ malsato, tiam ni stariĝos antaŭ ĉi tiu
domo kaj antaŭ Vi, ĉar Via nomo estas en ĉi tiu domo, kaj ni
vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi aŭdos kaj helpos. 10 Kaj nun
jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la loĝantoj de la monto Seir,
tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris
el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin
-- 11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via
heredaĵo, kiun Vi donis al ni. 12 Ho nia Dio, ĉu Vi ne juĝos
ilin? ĉar ni ne havas forton kontraŭ ĉi tiu granda homamaso, kiu
venis kontraŭ nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi
sin turnas niaj okuloj. 13 Kaj ĉiuj Judoj staris antaŭ la
Eternulo, ankaŭ iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj. 14 Tiam sur
Jaĥaziel, filo de Zeĥarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de
Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la
Eternulo meze de la komunumo; 15 kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj
Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem kaj reĝo Jehoŝafat! Tiele diras
al vi la Eternulo: Ne timu kaj ne sentu teruron antaŭ ĉi tiu
granda homamaso, ĉar la milito estas ne kontraŭ vi, sed kontraŭ
Dio. 16 Morgaŭ malsupreniru sur ilin: jen ili supreniras sur la
altaĵon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaŭ
la dezerto Jeruel. 17 Ne vi devas batali ĉi tiun fojon: stariĝu,
staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho
Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron: morgaŭ eliru
kontraŭ ilin, kaj la Eternulo estos kun vi. 18 Tiam Jehoŝafat
kliniĝis vizaĝaltere, kaj ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem
ĵetis sin antaŭ la Eternulo, por adorkliniĝi antaŭ la Eternulo.
19 Kaj leviĝis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Koraĥidoj,
por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per laŭta voĉo
alten. 
20 Ili leviĝis frue matene kaj eliris al la dezerto de
Tekoa; kaj kiam ili eliris, stariĝis Jehoŝafat, kaj diris:
Aŭskultu min, ho Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem! kredu je la
Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi
havos sukceson. 21 Kaj li konsiliĝis kun la popolo, kaj li
starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta
ornamo, irante antaŭ la armitoj, kaj parolu: Gloru la Eternulon,
ĉar eterna estas Lia favorkoreco. 22 Kaj en la tempo, kiam ili
komencis ĝojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon
kontraŭ la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraŭ
Judujon, kaj ili estis batitaj. 23 Kaj stariĝis la Amonidoj kaj
Moabidoj kontraŭ la loĝantoj de la monto Seir, por pereigi kaj
ekstermi; kaj kiam ili finis kun la loĝantoj de Seir, ili
komencis ekstermi unu la alian. 24 Kiam la Judoj venis sur la
observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili
ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu saviĝis. 25
Kaj venis Jehoŝafat kaj lia popolo, por preni la militakiraĵon;
kaj ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj
objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum
tri tagoj ili forprenadis la militakiraĵon, ĉar estis tre multe
da ĝi. 26 En la kvara tago ili kolektiĝis en la Valo de Beno, ĉar
tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la
nomon Valo de Beno ĝis la nuna tago. 27 Kaj ĉiuj Judoj kaj
Jerusalemanoj, kun Jehoŝafat antaŭe, iris returne, por reiri kun
ĝojo en Jerusalemon; ĉar la Eternulo donis al ili ĝojon pri iliaj
malamikoj. 28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj,
kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo. 29 Kaj timo antaŭ Dio
venis sur ĉiujn regnojn de la landoj, kiam ili aŭdis, ke la
Eternulo militis kontraŭ la malamikoj de Izrael. 30 Kaj
trankviliĝis la regno de Jehoŝafat; kaj lia Dio donis al li
trankvilecon ĉirkaŭe.

31 Jehoŝafat reĝis super Judujo; la aĝon de tridek kvin jaroj li
havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek kvin jarojn li reĝis en
Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de Ŝilĥi.
32 Li iradis laŭ la vojo de sia patro Asa kaj ne deturniĝis de
ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo. 33 Tamen la altaĵoj
ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraŭ ne turnis forte sian
koron al Dio de ĝiaj patroj. 34 La cetera historio de Jehoŝafat,
la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu,
filo de Ĥanani, kiu estas enigita en la libron de la reĝoj de
Izrael.

35 Poste Jehoŝafat, reĝo de Judujo, amikiĝis kun Aĥazja, reĝo de
Izrael, kiu agadis malpie. 36 Li kuniĝis kun li, por fari ŝipojn,
irontajn en Tarŝiŝon. Kaj li konstruis ŝipojn en Ecjon-Geber. 37
Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Mareŝa, eldiris profetaĵon pri
Jehoŝafat jene: Pro tio, ke vi kuniĝis kun Aĥazja, la Eternulo
disbatis viajn aferojn. Kaj la ŝipoj rompiĝis kaj ne povis iri en
Tarŝiŝon.

Sekva Ĉapitro →