↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 19

1 Jehoŝafat, reĝo de Judujo, revenis bonstate en sian hejmon, en
Jerusalemon. 2 Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de Ĥanani, la
viziisto, kaj diris al la reĝo Jehoŝafat: Ĉu oni devas helpi al
malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio
estas sur vi la kolero de la Eternulo. 3 Tamen bonaĵoj estas
trovitaj en vi, ĉar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando
kaj direktis vian koron al la serĉado de Dio.

4 Kaj Jehoŝafat loĝis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la
popolo, de Beer-Ŝeba ĝis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin
al la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 5 Li starigis juĝistojn en
la lando, en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en ĉiu urbo
aparte. 6 Kaj li diris al la juĝistoj: Rigardu, kion vi faras,
ĉar ne por homo vi juĝas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en
la aferoj de juĝado. 7 Estu do en vi timo antaŭ la Eternulo,
agadu singarde; ĉar ĉe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas
maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subaĉetoj. 8
Ankaŭ en Jerusalem Jehoŝafat starigis virojn el la Levidoj,
pastroj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael, por juĝado antaŭ la
Eternulo kaj por juĝaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem. 9
Kaj li ordonis al ili jene: Tiele agu en timo antaŭ la Eternulo,
en fideleco kaj kun pura koro: 10 en ĉiu juĝa disputo, kiu venos
antaŭ vin de viaj fratoj, kiuj loĝas en siaj urboj, ĉu pri afero
de sango, ĉu pri religia preskribo, ordono, leĝoj, aŭ decidoj,
klarigu al ili, por ke ili ne kulpiĝu antaŭ la Eternulo kaj por
ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam
vi ne fariĝos kulpaj. 11 Kaj jen la ĉefpastro Amarja estas super
vi en ĉiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de
Iŝmael, la princo el la domo de Jehuda, en ĉiu afero koncernanta
la reĝon, kaj la Levidojn vi havas antaŭ vi kiel oficistojn. Tenu
vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.

Sekva Ĉapitro →