↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 21

1 Jehoŝafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun
liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo
Jehoram. 2 Li havis fratojn, filojn de Jehoŝafat: Azarja, Jeĥiel,
Zeĥarja, Azarjahu, Miĥael, kaj Ŝefatja. Ĉiuj ili estis filoj de
Jehoŝafat, reĝo de Judujo. 3 Ilia patro donis al ili multe da
donacoj, arĝenton, oron, multekostaĵojn, kaj fortikigitajn urbojn
en Judujo; sed la regnon li donis al Jehoram, ĉar li estis la
unuenaskito. 4 Kiam Jehoram estriĝis super la regno de sia patro
kaj fortiĝis, li mortigis per glavo ĉiujn siajn fratojn kaj ankaŭ
kelkajn el la eminentuloj de Izrael. 5 La aĝon de tridek du jaroj
havis Jehoram, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en
Jerusalem. 6 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel
faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj
li faradis malbonon antaŭ la Eternulo. 7 Tamen la Eternulo ne
volis pereigi la domon de David, pro la interligo, kiun Li faris
kun David, kaj ĉar Li promesis doni lumilon al li kaj al liaj
filoj por ĉiam. 8 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj
starigis super si reĝon. 9 Tiam Jehoram kun siaj militestroj kaj
kun ĉiuj siaj ĉaroj eliris; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis
la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn. 10 Tamen
la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. En la
sama tempo ankaŭ Libna defalis de li, ĉar li forlasis la
Eternulon, Dion de liaj patroj. 11 Li ankaŭ aranĝis altaĵojn sur
la montoj de Judujo, li malĉastigis la loĝantojn de Jerusalem kaj
delogis Judujon. 12 Kaj venis al li letero de la profeto Elija,
en kiu estis skribite: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro
David: Pro tio, ke vi ne iradis laŭ la vojoj de via patro
Jehoŝafat, kaj laŭ la vojoj de Asa, reĝo de Judujo, 13 sed vi
iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj malĉastigis Judujon
kaj la loĝantojn de Jerusalem, kiel malĉastigis la domo de Aĥab,
kaj eĉ viajn fratojn, la domon de via patro, kiuj estis pli bonaj
ol vi, vi mortigis: 14 pro tio jen la Eternulo frapos per granda
plago vian popolon, viajn filojn, viajn edzinojn, kaj vian tutan
havaĵon; 15 kaj vi mem havos grandan malsanon, malsanon en viaj
internaĵoj tian, ke pro la malsano elfalados viaj internaĵoj
ĉiutage. 16 Kaj la Eternulo ekscitis kontraŭ Jehoram la spiriton
de la Filiŝtoj, kaj de la Araboj, kiuj loĝis apude de la Etiopoj;
17 kaj ili iris kontraŭ Judujon kaj penetris en ĝin, kaj
forprenis la tutan havaĵon, kiu troviĝis en la reĝa domo, ankaŭ
liajn filojn kaj liajn edzinojn; kaj restis ĉe li neniu filo,
krom lia plej juna filo Jehoaĥaz. 18 Kaj post ĉio ĉi tio la
Eternulo frapis liajn internaĵojn per nesanigebla malsano. 19 Kaj
tio daŭris de tago al tago; kaj kiam finiĝis du jaroj, liaj
internaĵoj eliris de li kune kun lia malsano, kaj li mortis en
grandaj doloroj; kaj lia popolo ne faris al li brulon, kiel la
bruloj por liaj patroj. 20 La aĝon de tridek du jaroj li havis,
kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem; li
foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David,
sed ne en la tomboj de la reĝoj.

Sekva Ĉapitro →