↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 18

1 Jehoŝafat havis multe da riĉeco kaj honoro; kaj li boparenciĝis
kun Aĥab. 2 Post kelke da jaroj li veturis al Aĥab en Samarion.
Kaj Aĥab buĉis multe da ŝafoj kaj bovoj por li, kaj por la
popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton
en Gilead. 3 Kaj Aĥab, reĝo de Izrael, diris al Jehoŝafat, reĝo
de Judujo: Ĉu vi iros kun mi kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj ĉi
tiu respondis al li: Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel
via popolo; ni iros kun vi en la militon. 4 Kaj Jehoŝafat diris
al la reĝo de Izrael: Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo. 5
Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn,
kaj diris al ili: Ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ
mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, kaj Dio ĝin transdonos
en la manon de la reĝo. 6 Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi
tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi? 7
Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu
homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas,
ĉar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo
nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat
diris: La reĝo ne parolu tiel. 8 Tiam la reĝo de Izrael alvokis
unu korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla.
9 La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur
sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj; ili sidis sur placo antaŭ la
pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili. 10
Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj
diris: Tiele diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la
Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos. 11 Kaj ĉiuj profetoj
profetis tiel same, dirante: Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj
sukcesu, ĉar la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
12 La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li: Jen la
vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu
do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru
bonon. 13 Sed Miĥaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion mia Dio
diros al mi, tion mi diros. 14 Kaj kiam li venis al la reĝo, la
reĝo diris al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en
Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu diris: Iru kaj sukcesu, kaj
ili estos transdonitaj en vian manon. 15 Tiam la reĝo diris al
li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en
la nomo de la Eternulo. 16 Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn
Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas
paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru
pace ĉiu al sia domo. 17 Kaj la reĝo de Izrael diris al
Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon,
sed nur malbonon? 18 Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de
la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj
la tuta armeo de la ĉielo staris dekstre kaj maldekstre de Li. 19
Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, reĝon de Izrael, ke li
iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia
parolis alie. 20 Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la
Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:
Per kio? 21 Kaj tiu respondis: Mi eliros kaj faros min spirito
mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Kaj Li diris: Vi
allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. 22 Kaj nun jen la
Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de tiuj viaj
profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon. 23 Tiam aliris
Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj
diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi,
por paroli per vi? 24 Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu
tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi. 25 Tiam
la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la
urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ, 26 kaj diru: Tiele diras la
reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano
kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco. 27 Sed Miĥaja diris: Se
vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo.
Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.

28 Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al
Ramot en Gilead. 29 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi
alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn
vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la
batalon. 30 Kaj la reĝo de Sirio ordonis al siaj ĉarestroj jene:
Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la
reĝo de Izrael. 31 Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili
pensis, ke tio estas la reĝo de Izrael, kaj ili ĉirkaŭis lin, por
batali kontraŭ li; sed Jehoŝafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis
al li, kaj Dio forigis ilin de li. 32 Kiam la ĉarestroj vidis, ke
tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li. 33 Kaj
unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj vundis la reĝon de
Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj ĉi tiu diris al sia
veturiganto: Turnu vian manon kaj elveturigu min el la
militistaro, ĉar mi estas vundita. 34 Sed la batalo plifortiĝis
en tiu tago; kaj la reĝo de Izrael staris sur la ĉaro kontraŭ la
Sirianoj ĝis la vespero, kaj li mortis en la momento de la
malleviĝo de la suno.

Sekva Ĉapitro →