↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 17

1 Anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat. Kaj li fariĝis potenca
kontraŭ Izrael. 2 Li starigis militistaron en ĉiuj fortikigitaj
urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda,
kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa. 3 Kaj
la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj
vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj, 4 sed
nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis,
ne simile al la agado de Izrael. 5 Kaj la Eternulo fortikigis la
regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat,
kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro. 6 Lia koro altiĝis
sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la
sanktajn stangojn el Judujo. 7 En la tria jaro de lia reĝado li
sendis siajn eminentulojn Ben-Ĥail, Obadja, Zeĥarja, Netanel, kaj
Miĥaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo; 8 kaj kun ili la
Levidojn Ŝemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, Ŝemiramot, Jehonatan,
Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la
pastrojn Eliŝama kaj Jehoram. 9 Kaj ili instruis en Judujo,
havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis
ĉiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon. 10 Kaj timo antaŭ
la Eternulo estis en ĉiuj regnoj de la landoj, kiuj estis ĉirkaŭ
Judujo, kaj ili ne militis kontraŭ Jehoŝafat. 11 De la Filiŝtoj
oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon;
ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil
sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn. 12 Jehoŝafat
fariĝadis ĉiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li
konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn. 13 Kaj multe da
laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn
en Jerusalem. 14 Jen estas ilia ordo laŭ iliaj patrodomoj: ĉe la
Jehudaidoj estis milestroj: la estro Adna, kaj kun li estis
tricent mil bravaj militistoj; 15 apud li estis la estro
Jehoĥanan, kaj kun li ducent okdek mil; 16 apud li estis Amasja,
filo de Ziĥri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis
ducent mil bravaj militistoj. 17 Ĉe la Benjamenidoj estis: brava
militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko
kaj ŝildo; 18 apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil
viroj armitaj por la militistaro. 19 Tiuj servis al la reĝo, krom
tiuj, kiujn la reĝo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta
Judujo.

Sekva Ĉapitro →