↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 16

1 En la tridek-sesa jaro de la reĝado de Asa iris Baaŝa, reĝo de
Izrael, kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la
eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo. 2 Tiam Asa elprenis
arĝenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj
de la reĝa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kiu
loĝis en Damasko, kaj dirigis al li: 3 Estas interligo inter mi
kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi
arĝenton kaj oron: neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de
Izrael, por ke li foriru de mi. 4 Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon
Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael,
kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Maimon, kaj ĉiujn
provizejojn en la urboj de Naftali. 5 Kiam Baaŝa tion aŭdis, li
ĉesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon. 6 Tiam la reĝo
Asa prenis ĉiujn Judojn; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj
ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj li konstruis
el tio Geban kaj Micpan. 7 En tiu tempo venis la antaŭvidisto
Ĥanani al Asa, reĝo de Judujo, kaj diris al li: Ĉar vi apogis vin
sur la reĝo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio,
tial saviĝis el via mano la militistaro de la reĝo de Sirio. 8 Ĉu
la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun ĉaroj kaj
rajdistoj en tre granda nombro? tamen, ĉar vi apogis vin sur la
Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon; 9 ĉar la okuloj de la
Eternulo ĉirkaŭrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies
koro estas plene aldonita al Li. Malsaĝe vi agis per ĉi tio; pro
tio de nun vi havos militojn. 10 Asa ekkoleris kontraŭ la
antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon, ĉar li indignis
kontraŭ li pro tio; ankaŭ kelkajn el la popolo Asa premis en tiu
tempo. 11 La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas
priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael. 12 En
la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj;
tre forta fariĝis lia malsano; sed eĉ en sia malsano li turnis
sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj. 13 Kaj Asa ekdormis kun
siaj patroj, kaj mortis en la kvardek-unua jaro de sia reĝado. 14
Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la
urbo de David; kaj oni kuŝigis lin sur lito plenigita de aromaĵoj
kaj diversaj lerte preparitaj ŝmiraĵoj, kaj oni faris por li tre
grandan brulon.

Sekva Ĉapitro →