↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 15

1 Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio. 2 Kaj li
eliris antaŭ Asan, kaj diris al li: Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj
Jehudaidoj kaj Benjamenidoj: la Eternulo estas kun vi, kiam vi
estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin
forlasos, Li forlasos vin. 3 Dum longa tempo Izrael estos sen la
vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo; 4 sed en sia
mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili
serĉos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili. 5 En tiu tempo ne havos
pacon la eliranto nek la eniranto, ĉar grandaj tumultoj estos ĉe
ĉiuj loĝantoj de la landoj. 6 Nacio disbatos nacion kaj urbo
urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj. 7 Sed vi
estu kuraĝaj, kaj ne faligu viajn manojn; ĉar ekzistas rekompenco
pro viaj faroj. 8 Kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon
de la profeto Oded, li kuraĝiĝis, kaj elĵetis la abomenindaĵojn
el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj,
kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la
altaron de la Eternulo, starantan antaŭ la portiko de la
Eternulo. 9 Kaj li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj
Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo
de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; ĉar ili en granda nombro
transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia
Dio, estas kun li. 10 Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria
monato de la dek-kvina jaro de la reĝado de Asa. 11 Kaj ili
alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakiraĵo,
kiun ili venigis: sepcent bovojn kaj sep mil ŝafojn. 12 Kaj ili
faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj
patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, 13 kaj ke ĉiu,
kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, ĉu
tio estas malgranda, ĉu granda, ĉu viro, ĉu virino. 14 Kaj ili
ĵuris al la Eternulo per laŭta voĉo, per ĝojkriado, per trumpetoj
kaj kornoj. 15 Kaj ĉiuj Judoj ĝojis pri la ĵuro, ĉar ili ĵuris el
sia tuta koro, ili serĉis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis
Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe. 16
Kaj eĉ Maaĥan, la patrinon, la reĝo Asa senigis je ŝia titolo de
reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis
ŝian idolon, dispecigis ĝin kaj forbruligis ĉe la torento Kidron.
17 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de
Asa estis perfekta dum lia tuta vivo. 18 Li enportis en la domon
de Dio la konsekritaĵojn de sia patro, kaj siajn proprajn
konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn. 19 Kaj ne estis
milito ĝis la tridek-kvina jaro de la reĝado de Asa.

Sekva Ĉapitro →