↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 14

1 Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la
urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa. En lia tempo
la lando estis trankvila dum dek jaroj. 2 Asa agadis bone kaj
juste antaŭ la Eternulo, sia Dio. 3 Li forigis la altarojn de
fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj
dehakis la sanktajn stangojn. 4 Kaj li ordonis al la Judoj turni
sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon
kaj la ordonojn. 5 Li forigis el ĉiuj urboj de Judujo la altaĵojn
kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.
6 Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis
trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, ĉar la Eternulo
donis al li ripozon. 7 Kaj li diris al la Judoj: Ni prikonstruu
ĉi tiujn urbojn, ni ĉirkaŭigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj,
kaj rigliloj. La lando estas ankoraŭ nia, ĉar ni turnis nin al la
Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon
ĉirkaŭe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese. 8 Kaj Asa
havis militistaron: da viroj armitaj per ŝildo kaj lanco el la
Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj
manŝildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; ĉiuj
ili estis bravaj militistoj. 9 Eliris kontraŭ ilin Zeraĥ, la
Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent ĉaroj, kaj
li venis ĝis Mareŝa. 10 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili
aranĝiĝis al batalo en la valo Cefata, apud Mareŝa. 11 Kaj Asa
ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris: Ho Eternulo, por Vi
ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aŭ al senfortulo; helpu
do al ni, ho Eternulo, nia Dio, ĉar sur Vi ni nin apogas kaj en
Via nomo ni venis kontraŭ ĉi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi
estas nia Dio; kontraŭ Vi neniu homo montriĝu forta. 12 Kaj la
Eternulo frapis la Etiopojn antaŭ Asa kaj antaŭ la Judoj, kaj la
Etiopoj forkuris. 13 Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li,
persekutis ilin ĝis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el
ili restis vivanta; ĉar ili estis frakasitaj antaŭ la Eternulo
kaj antaŭ Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da
militakiraĵo. 14 Kaj ili venkobatis ĉiujn urbojn ĉirkaŭe de
Gerar, ĉar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis
ĉiujn urbojn, ĉar en ili troviĝis multe da rabeblaĵo. 15 Ankaŭ
ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da ŝafoj kaj
da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.

Sekva Ĉapitro →