↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 13

1 En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam ekreĝis Abija super
Judujo. 2 Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Miĥaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis
inter Abija kaj Jerobeam. 3 Abija eliris en la militon kun anaro
da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj;
Jerobeam eliris en la militon kontraŭ li kun okcent mil viroj
elektitaj, bonaj militistoj. 4 Abija stariĝis supre sur la monto
Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris: Aŭskultu
min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael! 5 Vi devas ja scii, ke la
Eternulo, Dio de Izrael, donis la reĝadon super Izrael por ĉiam
al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo. 6 Sed
leviĝis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de
David, kaj ribelis kontraŭ sia sinjoro. 7 Kaj kolektiĝis ĉirkaŭ
li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Reĥabeamon,
filon de Salomono; Reĥabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis
rezisti al ili. 8 Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraŭ
la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, ĉar vi
prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn
Jerobeam faris dioj por vi. 9 Vi elpuŝis ja la pastrojn de la
Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn
kiel la popoloj de la aliaj landoj; ĉiu, kiu venas por sia
konsekrado kun bovo kaj kun sep ŝafoj, fariĝas pastro por la
nedioj. 10 Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis
Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laŭ
ilia ofico, 11 kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn
ĉiumatene kaj ĉiuvespere, kaj incensan aromaĵon, kaj ili aranĝas
panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun ĝiaj lucernoj,
ke ili brulu ĉiuvespere; ĉar ni plenumas la preskribon de la
Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin. 12 Vidu, kun ni, kiel nia
ĉefo, estas Dio, kaj ankaŭ Liaj pastroj kaj laŭtesonaj trumpetoj,
por trumpetegi kontraŭ vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraŭ la
Eternulo, Dio de viaj patroj, ĉar vi ne havos sukceson. 13 Dume
Jerobeam ĉirkaŭirigis embuskon, kiu aperis malantaŭ ili;
tiamaniere estis militistoj antaŭ la Judoj kaj embusko malantaŭ
ili. 14 La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon
antaŭe kaj malantaŭe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la
pastroj ektrumpetis per la trumpetoj. 15 Kaj la Judoj laŭte
ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj
ĉiujn Izraelidojn antaŭ Abija kaj la Judoj. 16 Kaj la Izraelidoj
ekkuris antaŭ la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de
ĉi tiuj. 17 Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan
baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj
elektitaj. 18 Tiam humiliĝis la Izraelidoj, kaj fortiĝis la
Judoj, ĉar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
19 Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn: Bet-
Elon kun ĝiaj filinurboj, Jeŝanan kun ĝiaj filinurboj, kaj
Efrainon kun ĝiaj filinurboj. 20 Kaj Jerobeam ne plu refortiĝis
en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.
21 Sed Abija fortiĝis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj
li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn. 22 La cetera
historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj
en la komentario de la profeto Ido.

Sekva Ĉapitro →