↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 12

1 Kiam fortikiĝis la regno de Reĥabeam kaj li fariĝis forta, li
forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael. 2
En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de
Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon (ĉar ili pekis kontraŭ la Eternulo)
3 kun mil ducent ĉaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis
la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo: la Luboj, Sukioj, kaj
Etiopoj. 4 Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo
kaj aliris ĝis Jerusalem. 5 Tiam la profeto Ŝemaja venis al
Reĥabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektiĝis en
Jerusalem pro Ŝiŝak, kaj li diris al ili: Tiele diras la
Eternulo: Vi forlasis Min, tial ankaŭ Mi forlasas vin en la
manojn de Ŝiŝak. 6 Tiam humiliĝis la estroj de Izrael kaj la
reĝo, kaj diris: Justa estas la Eternulo. 7 Kiam la Eternulo
vidis, ke ili humiliĝis, tiam aperis vorto de la Eternulo al
Ŝemaja, dirante: Ili humiliĝis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi
donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elverŝiĝos sur
Jerusalemon per Ŝiŝak; 8 tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili
eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj. 9
Kaj Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj li
forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn
de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ la orajn
ŝildojn, kiujn faris Salomono. 10 Kaj la reĝo Reĥabeam faris
anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de
la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa
domo. 11 Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la
Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne
portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj. 12 Kiam li
humiliĝis, tiam deturniĝis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne
ĉio pereis; ĉar en Judujo estis ankoraŭ io bona. 13 La reĝo
Reĥabeam fortikiĝis en Jerusalem, kaj li reĝis. La aĝon de
kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek
sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la
Eternulo inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon.
La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino. 14 Li agis
malbone, ĉar li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la
Eternulo. 15 La historio de Reĥabeam, la unua kaj la lasta, estas
priskribita en la kronikoj de la profeto Ŝemaja kaj de la
viziisto Ido, ĉe la genealogio. Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam
estis militoj dum ilia tuta vivo. 16 Kaj Reĥabeam ekdormis kun
siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj
anstataŭ li ekreĝis lia filo Abija.

Sekva Ĉapitro →