↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 11

1 Kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de
Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por
militi kontraŭ Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam. 2 Sed
aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, homo de Dio, dirante: 3
Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj
Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene: 4 Tiele
diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj;
reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj
ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraŭ
Jerobeamon. 5 Reĥabeam loĝis en Jerusalem, kaj li konstruis
fortikaĵojn en la urboj de Judujo. 6 Li prikonstruis Bet-Leĥemon,
Etamon, Tekoan, 7 Bet-Curon, Soĥon, Adulamon, 8 Gaton, Mareŝan,
Zifon, 9 Adoraimon, Laĥiŝon, Azekan, 10 Corean, Ajalonon, kaj
Ĥebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj
de Benjamen. 11 Li fortigis tiujn fortikaĵojn kaj starigis tie
estrojn, aranĝis provizejojn de manĝaĵoj, oleo, kaj vino. 12 Kaj
en ĉiu urbo li kolektis ŝildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis
ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj. 13 La pastroj kaj
Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektiĝis al li
el ĉiuj siaj regionoj; 14 la Levidoj forlasis siajn antaŭurbojn
kaj sian posedaĵon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, ĉar
Jerobeam kaj liaj filoj forpuŝis ilin de la pastrado al la
Eternulo. 15 Li starigis ĉe si pastrojn por la altaĵoj, por la
kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris. 16 Post ili el ĉiuj triboj de
Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la
Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn
al la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 17 Kaj ili fortigadis la
regnon de Judujo, kaj subtenadis Reĥabeamon, filon de Salomono,
dum tri jaroj; ĉar ili iradis laŭ la vojo de David kaj Salomono
dum tri jaroj. 18 Reĥabeam prenis al si kiel edzinon Maĥalaton,
filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abiĥail, filino de
Eliab, filo de Jiŝaj. 19 Ŝi naskis al li filojn: Jeuŝ, Ŝemarja,
kaj Zaham. 20 Post ŝi li prenis Maaĥan, filinon de Abŝalom; kaj
ŝi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj Ŝelomiton. 21 Reĥabeam
amis Maaĥan, filinon de Abŝalom, pli ol ĉiujn siajn edzinojn kaj
kromvirinojn; ĉar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek
kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek
filinojn. 22 Reĥabeam starigis Abijan, filon de Maaĥa, kiel
ĉefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin reĝo.
23 Li agadis prudente; li dissendis ĉiujn siajn filojn en ĉiujn
regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en ĉiujn fortikigitajn
urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili
multe da edzinoj.

Sekva Ĉapitro →