↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 10

1 Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj,
por fari lin reĝo. 2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar
li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono),
Jerobeam revenis el Egiptujo. 3 Kaj oni sendis, kaj vokis lin.
Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al
Reĥabeam, dirante: 4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun
deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia
peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi. 5
Kaj li diris al ili: Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo
disiris. 6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj,
kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li
diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo? 7 Kaj ili
diris al li jene: Se vi estos bona al ĉi tiu popolo kaj montros
al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi
servantoj por ĉiam. 8 Sed li ne atentis la konsilon de la
maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiliĝis kun la
junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li. 9 Kaj li
diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo,
kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro
metis sur nin? 10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li,
parolis al li, dirante: Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:
Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza
--tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la
lumboj de mia patro; 11 tial se mia patro ŝarĝis vin per peza
jugo, mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis
per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 12 Kaj Jerobeam kaj
la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo
ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago. 13 Kaj la reĝo
respondis al ili malafable; kaj la reĝo Reĥabeam ne atentis la
konsilon de la maljunuloj; 14 kaj li parolis al ili laŭ la
konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed
mi ĝin ankoraŭ pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed
mi vin punados per skorpioj. 15 Kaj la reĝo ne aŭskultis la
popolon; ĉar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo
plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Aĥija, la Ŝiloano, al
Jerobeam, filo de Nebat. 16 Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la
reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante:
Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo
de Jiŝaj; iru, ho Izraelidoj, ĉiu al sia tendo! nun zorgu mem pri
via domo, ho David! Kaj ĉiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo,
regis Reĥabeam. 18 Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Hadoramon, la
estron super la impostoj; sed la Izraelidoj ĵetis sur lin
ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en
ĉaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de
la domo de David ĝis la nuna tago.

Sekva Ĉapitro →