↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 7

1 Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo
kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la
majesto de la Eternulo plenigis la domon. 2 Kaj la pastroj ne
povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la
Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. 3 Kaj ĉiuj Izraelidoj
vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur
la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo,
adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke
eterna estas Lia favorkoreco. 4 Kaj la reĝo kaj la tuta popolo
faris oferojn antaŭ la Eternulo. 5 La reĝo Salomono oferis dudek
du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj
la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio. 6 La pastroj staris sur
siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la
Eternulo, kiujn faris la reĝo David, por kanti dankon al la
Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la laŭdkantoj de
David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj ĉiuj Izraelidoj
staris. 7 Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis
antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferojn kaj
alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro,
kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la
farunoferon, kaj la sebon. 8 Kaj Salomono faris tiam feston dum
sep tagoj, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu
kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo. 9 Kaj en la oka
tago ili faris festofermon, ĉar la inaŭguron de la altaro ili
faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj. 10 En la dudek-
tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al ĝiaj
tendoj, gajan kaj ĝojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al
David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.

11 Tiamaniere Salomono sukcese finis la domon de la Eternulo kaj
la reĝan domon, kaj ĉion, kion Salomono en sia koro faris en la
domo de la Eternulo kaj en sia domo. 12 Kaj la Eternulo aperis al
Salomono en la nokto, kaj diris al li: Mi aŭdis vian preĝon, kaj
Mi elektis al Mi ĉi tiun lokon kiel domon de oferoj. 13 Se Mi
ŝlosos la ĉielon tiel, ke ne estos pluvo, aŭ se Mi ordonos al la
lokustoj primanĝi la teron, aŭ se Mi sendos peston sur Mian
popolon, 14 sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj
preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj
vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon
kaj resanigos ilian landon. 15 Nun Miaj okuloj estos nefermitaj
kaj Miaj oreloj estos atentaj al preĝo sur ĉi tiu loko. 16 Nun Mi
elektis kaj sanktigis ĉi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie
eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiutempe. 17 Kaj
se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi
agados konforme al ĉio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados
Miajn leĝojn kaj preskribojn: 18 tiam Mi fortikigos la tronon de
via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne
mankos ĉe vi viro, reganta super Izrael. 19 Sed se vi deturnos
vin, kaj forlasos Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis
al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos
antaŭ ili: 20 tiam Mi elŝiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al
ili; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi
forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo, kaj Mi faros ĝin proverbo kaj
mokataĵo inter ĉiuj popoloj. 21 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas
tre alta, ĉiu preteriranto miregos, kaj diros: Pro kio la
Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo? 22 Kaj
oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de
siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili
aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ ili kaj servis al ili
--pro tio Li venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.

Sekva Ĉapitro →