↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 8

1 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la
domon de la Eternulo kaj sian domon, 2 kaj post kiam Salomono
konstruis ankaŭ la urbojn, kiujn Ĥiram donis al Salomono, kaj li
enloĝigis tie la Izraelidojn,

3 Salomono iris kontraŭ Ĥamat-Coban kaj venkoprenis ĝin. 4 Kaj li
konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj ĉiujn urbojn de provizoj,
kiujn li konstruis en Ĥamat. 5 Li ankaŭ konstruis Bet-Ĥoronon la
supran kaj Bet-Ĥoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun
muregoj, pordoj, kaj rigliloj, 6 kaj Baalaton, kaj ĉiujn urbojn
de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj ĉiujn urbojn por la ĉaroj
kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris
konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia
regado. 7 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Ĥetidoj,
Amoridoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la
Izraelidoj: 8 el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando
kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn
ĝis la nuna tago. 9 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris
servantojn por liaj laboroj, ĉar ili estis militistoj, estroj de
liaj korpogardistoj, estroj super liaj ĉaroj kaj super liaj
rajdistoj. 10 La nombro de la ĉefaj oficistoj, kiujn havis la
reĝo Salomono, estis ducent kvindek. 11 La filinon de Faraono
elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li
konstruis por ŝi; ĉar li diris: Virino ne devas loĝi ĉe mi en la
domo de David, reĝo de Izrael, ĉar ĝi estas sankta pro tio, ke en
ĝin eniris la kesto de la Eternulo.

12 Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo
sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaŭ la
portiko, 13 por oferadi laŭ la ordo de ĉiu tago, konforme al la
ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj,
kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de
laŭboj. 14 Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro
David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la
Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud
la pastroj laŭ la ordo de ĉiu tago, ankaŭ la pordegistojn laŭ
iliaj grupoj por ĉiu pordego; ĉar tia estis la ordono de David,
la homo de Dio. 15 Kaj oni en nenio dekliniĝis de la ordono de la
reĝo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj. 16 Tiele
estis aranĝita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam
estis fondita la domo de la Eternulo, ĝis la domo de la Eternulo
estis tuta preta.

17 Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la
bordo de la maro, en la lando de Edom. 18 Kaj Ĥiram sendis al li
per siaj servantoj ŝipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron;
kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj
prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la
reĝo Salomono.

Sekva Ĉapitro →