↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 6

1 Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi
en mallumo; 2 tial mi konstruis domon por Via loĝado, kaj lokon
por Via restado eterna. 3 Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj
benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de
Izrael staris. 4 Kaj li diris: Benata estu la Eternulo, Dio de
Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun
plenumis per Sia mano, dirante: 5 De post la tago, kiam Mi
elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun
urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu
estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super
Mia popolo Izrael. 6 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie
estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
7 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de
la Eternulo, Dio de Izrael. 8 Sed la Eternulo diris al mia patro
David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone,
havante tian intencon; 9 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur
via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia
nomo. 10 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi
leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de
Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la
nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 11 Kaj mi metis tien la
keston, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li
faris kun la Izraelidoj.

12 Kaj li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta
komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn 13 (ĉar Salomono
estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj,
la larĝon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis
lokinta ĝin meze de la antaŭkorto: li nun stariĝis sur ĝi,
ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn
al la ĉielo), 14 kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne
ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo nek sur la tero; Vi
konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj,
kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro; 15 Vi plenumis al Via
servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per
Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. 16
Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto
David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe
vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj
nur observados sian vojon, por iri laŭ Mia instruo, kiel vi
iradis antaŭ Mi. 17 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, veriĝu Via
vorto, kiun Vi diris al Via servanto David. 18 Ĉu efektive Dio
loĝus kun homoj sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj
ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi
konstruis! 19 Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al
lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la
preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi, 20 por ke Viaj
okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo tage kaj nokte, super la
loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por
aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko. 21
Kaj aŭskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo
Izrael, per kiuj ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu el la loko
de Via loĝado, el la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu. 22
Se iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron,
ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu
domo: 23 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj
servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur
lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante
lin laŭ lia virteco. 24 Se Via popolo Izrael estos frapita de
malamiko, pekinte antaŭ Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian
nomon kaj preĝos kaj petegos antaŭ Vi en ĉi tiu domo: 25 tiam
aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael,
kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj
patroj. 26 Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio,
ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj
gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi
aŭskultu ilin: 27 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon
de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la
bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon,
kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon. 28 Se estos malsato
en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ
vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ
se estos ia plago aŭ malsano; 29 ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego,
kiun faros iu homo aŭ Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili
sentos sian malfeliĉon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn
al ĉi tiu domo: 30 aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via
loĝado, kaj pardonu, kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta
konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de
la homidoj); 31 por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laŭ
Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi
donis al niaj patroj. 32 Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas
el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via
granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj
li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo: 33 Vi aŭskultu el la ĉielo,
el la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la
aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj
timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke
per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis. 34 Kiam
Via popolo eliros milite kontraŭ siajn malamikojn laŭ la vojo,
laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al ĉi
tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al
Via nomo: 35 tiam aŭskultu el la ĉielo ilian preĝon kaj ilian
petegon, kaj defendu ilian aferon. 36 Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar
ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj
transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin
en landon malproksiman aŭ proksiman; 37 sed ili rekonsciiĝos en
la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin
en la lando de sia kaptiteco, dirante: Ni pekis, ni malbonagis,
ni krimis; 38 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj
per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni
forkondukis ilin, kaj ili preĝos, turninte sin al sia lando, kiun
Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al
la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 39 tiam aŭskultu el la
ĉielo, el la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon,
defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili
pekis antaŭ Vi. 40 Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj
kaj Viaj oreloj estu atentaj al la preĝo sur ĉi tiu loko. 41 Kaj
nun leviĝu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo
de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestiĝu per savo,
kaj Viaj fideluloj ĝuu bonon. 42 Ho Dio Eternulo, ne forturnu la
vizaĝon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne
Davidon, Vian servanton.




Sekva Ĉapitro →