↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 5

1 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por
la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn
de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj ĉiujn vazojn li
metis en la trezorejojn de la domo de Dio.

2 Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn
ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la
Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo
de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion. 3 Kaj
kolektiĝis al la reĝo ĉiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en
la sepa monato. 4 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la
Levidoj ekportis la keston. 5 Kaj oni enportis la keston kaj la
tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en
la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj. 6 Kaj la reĝo
Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li,
estis antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne
povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco. 7 Kaj la
pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian
lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la
flugilojn de la keruboj. 8 Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn
etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis
kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre. 9 Kaj la stangoj
estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el
la kesto en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili
ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago. 10 En la
kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur
Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post
ilia eliro el Egiptujo. 11 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo
(ĉar ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de
la ordoj), 12 kaj la Levidoj-kantistoj--ili ĉiuj, Asaf, Heman,
Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj--en bisinaj vestoj, kun cimbaloj,
psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili
cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj; 13 kaj ili estis
kvazaŭ unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni aŭdis
kvazaŭ unu voĉon, laŭdantan kaj dankantan antaŭ la Eternulo; kaj
kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj
muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li
estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna: tiam la domo
pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo; 14 kaj la pastroj ne
povis stari kaj servi pro la nubo, ĉar la majesto de la Eternulo
plenigis la domon de Dio.

Sekva Ĉapitro →