↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 4

1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj,
la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj. 2 Kaj li
faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando,
tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek
ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe. 3 Figuroj de bovoj estis
sub ĝi ĉirkaŭe, ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭis; sur la spaco de dek ulnoj
ili ĉirkaŭis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun
ĝi. 4 Ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri
kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la
vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj ĉiuj iliaj
malantaŭaj partoj estis turnitaj internen. 5 Ĝi havis la dikon de
manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de
kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis tri mil
bat'ojn. 6 Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj
kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por
brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la
pastroj lavu sin en ĝi. 7 Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laŭ
la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin
dekstre kaj kvin maldekstre. 8 Li faris dek tablojn, kaj starigis
en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaŭ
cent orajn aspergajn kalikojn. 9 Li aranĝis la korton de la
pastroj kaj la grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto;
kaj la pordojn li tegis per kupro. 10 Kaj la maron li starigis
sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto. 11 Kaj Ĥuram
faris la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn.
Kaj Ĥuram finis la laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en
la domo de Dio: 12 du kolonojn, du globaĵojn kaj kapitelojn sur
la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globaĵojn de la
kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj, 13 kaj kvarcent
granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto,
por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la
kolonoj. 14 Kaj li faris la bazaĵojn, kaj la lavujojn li faris
sur la bazaĵoj; 15 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub ĝi. 16
Kaj la kaldronojn, la ŝovelilojn, kaj la forkojn, kaj ĉiujn
iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro Ĥuram por la domo de
la Eternulo, el polurita kupro. 17 En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la
reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda. 18 Kaj
Salomono faris ĉiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, ĉar la
pezo de la kupro ne estis kalkulita. 19 Kaj Salomono faris ĉiujn
vazojn, kiuj estas en la domo de Dio: la oran altaron, la
tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono; 20 la kandelabrojn
kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la
plejsanktejo--el pura oro; 21 kaj la florojn kaj la lucernojn kaj
la prenilojn, el oro, tute el oro; 22 kaj la tranĉilojn kaj la
aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro;
kaj la enirejo de la domo, ĝiaj internaj pordoj al la
plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.

Sekva Ĉapitro →