↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 3

1 Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en
Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro
David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la
draŝejo de Ornan, la Jebusido. 2 Li komencis konstrui en la dua
tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia reĝado. 3 Kaj jene
Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio: la
longo estis laŭ la antaŭa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la larĝo
dudek ulnoj; 4 la portiko laŭlonge de la domo havis simile al la
larĝo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li
tegis ĝin interne per pura oro. 5 La grandan domon li tabulkovris
per ligno cipresa kaj tegis ĝin per pura oro kaj faris sur ĝi
palmornamojn kaj ĉenornamojn. 6 Kaj li garnis la domon per
multekostaj ŝtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima. 7 Kaj
li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, ĝiajn murojn, kaj
ĝiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj. 8
Kaj li faris la plejsanktejon; ĝia longo, konforme al la larĝo de
la domo, estis dudek ulnoj, kaj ĝia larĝo estis dudek ulnoj; kaj
li tegis ĝin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj. 9 Por
la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn
ĉambrojn li tegis per oro. 10 Kaj en la plejsanktejo li faris du
kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro. 11 La flugiloj
de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo,
havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua
flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la dua
kerubo. 12 Ankaŭ ĉe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin
ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo,
havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la alia kerubo. 13
La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek
ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizaĝoj estis
turnitaj al la domo. 14 Kaj li faris la kurtenon el ŝtofo blua,
purpura, kaj ruĝa, kaj el bisino; kaj li faris sur ĝi kerubojn.
15 Kaj li faris antaŭ la domo du kolonojn, havantajn la longon de
tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn. 16
Kaj li faris ĉenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la
supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin
sur la ĉenojn. 17 Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la templo,
unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon
Jaĥin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

Sekva Ĉapitro →