↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 2

1 Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la
Eternulo kaj reĝan domon por li. 2 Salomono starigis sepdek mil
portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent
kontrolistojn super ili. 3 Kaj Salomono sendis al Ĥiram, reĝo de
Tiro, por diri: Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj
sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por
loĝi en ĝi; 4 nun jen mi konstruas domon al la nomo de la
Eternulo, mia Dio, por ke ĝi estu konsekrita al Li, por incensadi
antaŭ Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de
propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj,
monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas
eterna leĝo por Izrael. 5 La domo, kiun mi konstruas, estos
granda; ĉar pli granda estas nia Dio, ol ĉiuj dioj. 6 Kiu havus
sufiĉe da fortoj, por konstrui al Li domon? la ĉielo kaj la ĉielo
de ĉieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi
konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura
incensado antaŭ Li? 7 Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro
en farado de objektoj el oro, arĝento, kupro, fero, el ŝtofo
purpura, ruĝa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravuraĵojn,
kune kun la artistoj, kiuj estas ĉe mi en Judujo kaj en Jerusalem
kaj kiujn mia patro David preparis. 8 Kaj sendu al mi lignon
cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; ĉar mi scias, ke viaj
servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj
servantoj estos kun viaj, 9 por pretigi por mi multe da ligno;
ĉar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda. 10
Jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi
destinis dudek mil kor'ojn da draŝita tritiko, dudek mil kor'ojn
da hordeo, dudek mil bat'ojn da vino, kaj dudek mil bat'ojn da
oleo. 11 Ĥiram, reĝo de Tiro, respondis per letero, kiun li
sendis al Salomono: Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris
vin reĝo super ĝi. 12 Kaj Ĥiram diris plue: Benata estu la
Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj
kiu donis al la reĝo David filon saĝan, kleran, kaj ĉiokomprenan,
kiu konstruos domon por la Eternulo kaj reĝan domon por si. 13
Nun mi sendis homon saĝan kaj kompetentan, mian majstron Ĥuram;
14 li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro
estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, arĝento, kupro,
fero, ŝtono, kaj ligno, el ŝtofo purpura, blua, bisina, kaj ruĝa,
fari ĉiajn gravuraĵojn, kaj trovi bonajn ideojn pri ĉio, kio
estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj
de mia sinjoro David, via patro. 15 Nun la tritikon, hordeon,
oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj
servantoj; 16 kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas,
kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro ĝis Jafo; kaj vi
venigos tion en Jerusalemon. 17 Kaj Salomono kalkulis ĉiujn
fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo,
kiun aranĝis lia patro David; kaj troviĝis da ili cent kvindek
tri mil sescent. 18 Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn,
okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent
kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.

Sekva Ĉapitro →