↑ Enhavo

II. Kroniko

LIBRO DUA

Ĉapitro 1

1 Salomono, filo de David, fortikiĝis en sia regno; kaj la
Eternulo, lia Dio, estis kun li kaj levis lin alte. 2 Kaj
Salomono kunvokis la tutan Izraelon, la milestrojn kaj
centestrojn, la juĝistojn, kaj ĉiujn estrojn en la tuta Izrael,
la ĉefojn de la patrodomoj. 3 Kaj Salomono kune kun la tuta
komunumo iris al la altaĵo en Gibeon, ĉar tie estis la tabernaklo
de kunveno de Dio, tiu, kiun faris Moseo, servanto de la
Eternulo, en la dezerto. 4 Sed la keston de Dio David estis
transportinta el Kirjat-Jearim sur tiun lokon, kiun David
pretigis por ĝi; ĉar li aranĝis por ĝi tendon en Jerusalem. 5 La
kupra altaro, kiun faris Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, estis
tie, antaŭ la tabernaklo de la Eternulo; kaj Salomono kaj la
komunumo ĝin serĉis. 6 Kaj Salomono supreniris tie antaŭ la
Eternulo sur la kupran altaron, kiu estis antaŭ la tabernaklo de
kunveno, kaj alportis sur ĝi mil bruloferojn.

7 En tiu nokto Dio aperis al Salomono, kaj diris al li: Petu,
kion Mi donu al vi. 8 Kaj Salomono diris al Dio: Vi estis tre
favorkora al mia patro David, kaj Vi faris min reĝo anstataŭ li;
9 nun, ho Dio Eternulo, plenumiĝu do Via vorto al mia patro
David. Ĉar Vi faris min reĝo super popolo grandnombra kiel la
polvo de la tero, 10 tial donu al mi nun saĝecon kaj sciadon, por
ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaŭ tiu popolo; ĉar kiu
povas regi tiun Vian grandan popolon? 11 Tiam Dio diris al
Salomono: Pro tio, ke ĉi tio estis en via koro, kaj vi ne petis
riĉecon, nek havaĵojn, nek gloron, nek la animon de viaj
malamikoj, kaj eĉ longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi
saĝecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris
vin reĝo: 12 pro tio saĝeco kaj sciado estas donataj al vi; sed
ankaŭ riĉecon, havaĵojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado,
kiun ne havis la reĝoj antaŭ vi, kaj ankaŭ post vi oni tion ne
havos. 13 Kaj Salomono revenis de la altaĵo en Gibeon, de la
tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li reĝis super Izrael.

14 Kaj Salomono kolektis al si ĉarojn kaj rajdistojn. Li havis
mil kvarcent ĉarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin
en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem. 15 Kaj la reĝo
atingis tion, ke la arĝento kaj oro estis en Jerusalem kiel
ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la
sikomoroj sur la malaltaj lokoj. 16 La ĉevalojn al Salomono oni
venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la reĝo
aĉetadis ilin amase laŭ difinita prezo. 17 Ili liveradis el
Egiptujo ĉiun ĉaron pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiun
ĉevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj
manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.

Sekva Ĉapitro →