↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 28

1 David kunvenigis en Jerusalemon ĉiujn estrojn de Izrael, la
estrojn de la triboj, la estrojn de la apartaĵoj, kiuj servis al
la reĝo, la milestrojn kaj centestrojn, la estrojn super ĉiuj
havaĵoj kaj super la brutoj de la reĝo kaj de liaj filoj, ankaŭ
la korteganojn, heroojn, kaj ĉiujn distingitojn. 2 Kaj la reĝo
David stariĝis sur siaj piedoj, kaj diris: Aŭskultu min, ho miaj
fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por
la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia
Dio, kaj mi preparis min, por konstrui. 3 Sed Dio diris al mi: Ne
konstruu domon al Mia nomo, ĉar vi estas homo de milito kaj vi
verŝadis sangon. 4 Tamen la Eternulo, Dio de Izrael, elektis min
el la tuta domo de mia patro, por ke mi estu reĝo super Izrael
por ĉiam; ĉar Jehudan Li elektis kiel reganton, kaj en la domo de
Jehuda la domon de mia patro, kaj inter la filoj de mia patro Li
favoris min, farante min reĝo super la tuta Izrael. 5 Kaj el ĉiuj
miaj filoj--ĉar multe da filoj donis al mi la Eternulo--Li
elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la reĝado
de la Eternulo super Izrael. 6 Kaj Li diris al mi: Via filo
Salomono, li konstruos Mian domon kaj Miajn kortojn; ĉar Mi
elektis lin al Mi kiel filon, kaj Mi estos al li patro. 7 Kaj Mi
fortikigos lian regnon por ĉiam, se li persistos en la plenumado
de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel ĝis nun. 8 Kaj nun antaŭ la
okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaŭ
la oreloj de nia Dio: observu kaj atentu ĉiujn ordonojn de la
Eternulo, via Dio, por ke vi posedu ĉi tiun bonan landon kaj
heredigu ĝin al viaj infanoj post vi eterne. 9 Kaj vi, mia filo
Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena
koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo
esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi
serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos
vin por ĉiam. 10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por
konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu.

11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la
portiko, de la domoj, provizejoj, supraj ĉambroj, internaj
ĉambroj, kaj de la loko por la sankta kesto; 12 kaj la desegnon
de ĉio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo
de la Eternulo kaj koncerne ĉiujn ĉambrojn ĉirkaŭe, koncerne la
trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktaĵoj, 13
koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la
tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne ĉiujn
objektojn de servado en la domo de la Eternulo; 14 ankaŭ la oron,
laŭ la pezo de la oro por ĉiuj objektoj de servado, kaj la pezon
de ĉiuj arĝentaj objektoj de servado; 15 ankaŭ la pezon de la
oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la
pezon de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, kaj la pezon de la
arĝentaj kandelabroj, de ĉiu kandelabro kaj de ĝiaj lucernoj, laŭ
la destino de ĉiu kandelabro. 16 Li donis ankaŭ la pezon de la
oro por la tabloj de propono, por ĉiu tablo aparte, kaj de la
arĝento por la tabloj arĝentaj; 17 ankaŭ por la forkoj, aspergaj
kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por
ĉiu pelvo aparte, kaj por la arĝentaj pelvoj, montrante la pezon
de ĉiu pelvo; 18 ankaŭ la pezon de la incensaltaro el refandita
oro. Li donis ankaŭ desegnon de la ĉaro kun la oraj keruboj, kiuj
etendas la flugilojn kaj ŝirmas la keston de interligo de la
Eternulo. 19 Ĉio ĉi tio, li diris, estas skribita al mi de la
mano de la Eternulo; Li klarigis al mi ĉiujn detalojn de la
desegno. 20 Kaj David diris al sia filo Salomono: Estu forta kaj
kuraĝa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; ĉar Dio la Eternulo, mia
Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin,
ĝis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la
Eternulo. 21 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la
Levidoj por ĉia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por
ĉiu faro, kun fervoro kaj lerteco en ĉiu laboro; kaj la estroj
kaj la tuta popolo plenumos ĉiujn viajn vortojn.

Sekva Ĉapitro →