↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 29

1 Kaj la reĝo David diris al la tuta komunumo: Mia filo Salomono,
la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la
laboro estas granda; ĉar ne por homo estas la loĝejo, sed por Dio
la Eternulo. 2 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia
Dio oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kupron
por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, ŝtonojn
oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigitajn, ŝtonojn belajn kaj
diverskolorajn, kaj ĉiaspecajn ŝtonojn multekostajn, kaj multe da
ŝtonoj marmoraj. 3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio,
mian propran trezoron de oro kaj arĝento, kiun mi havas, mi
fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por
la sankta domo: 4 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj
sep mil kikarojn da arĝento refandita, por tegi la murojn de la
domoj; 5 oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kaj
por ĉiuj laborotaĵoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraŭ deziras
oferi hodiaŭ por la Eternulo? 6 Kaj oferis la ĉefoj de
patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj
centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la reĝo; 7 kaj ili
donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro
kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da arĝento, kaj dek
ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero. 8 Kaj
tiuj, ĉe kiuj troviĝis multekostaj ŝtonoj, donis ilin por la
trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jeĥiel, la
Gerŝonido. 9 Kaj la popolo ĝojis pro tiu oferado, ĉar el plena
koro ili oferis al la Eternulo; ankaŭ la reĝo David ĝojis tre
forte. 
10 Kaj David benis la Eternulon antaŭ la okuloj de la tuta
komunumo, kaj David diris: Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia
patro Izrael, eterne kaj eterne. 11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas
grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo
kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la
reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj. 12 Riĉeco kaj honoro
venas de Vi; Vi regas super ĉio; en Via mano estas forto kaj
potenco; Via mano povas ĉion grandigi kaj fortikigi. 13 Kaj nun,
ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon. 14
Ĉar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la
forton, por oferi tiom? de Vi estas ĉio, kaj el Via mano ni donis
al Vi. 15 Pasloĝantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel ĉiuj
niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio
fortika. 16 Ho Eternulo, nia Dio! ĉi tiu tuta abundaĵo, kiun ni
preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el
Via mano, al Vi ĉio apartenas. 17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi
esploras la koron kaj ke sincereco plaĉas al Vi; el sincera koro
mi oferis ĉion ĉi tion; kaj nun mi vidas kun ĝojo Vian popolon,
kiu troviĝas ĉi tie, ke ĝi oferas al Vi. 18 Ho Eternulo, Dio de
niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu ĝin por ĉiam, ĉi
tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron
al Vi. 19 Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li
observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn leĝojn, ke
li ĉion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruaĵon, por kiu mi
faris la preparojn. 20 Kaj David diris al la tuta komunumo: Benu
la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon,
Dion de iliaj patroj; kaj ili kliniĝis kun adoro antaŭ la
Eternulo kaj antaŭ la reĝo. 21 Kaj ili faris buĉoferojn al la
Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la
Eternulo: mil bovojn, mil virŝafojn, mil ŝafidojn, kune kun iliaj
verŝoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael. 22 Kaj ili
manĝis kaj trinkis antaŭ la Eternulo en tiu tago kun granda ĝojo.
Kaj duafoje ili faris reĝo Salomonon, filon de David, kaj
sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron. 23 Kaj
Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel reĝo anstataŭ
sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael
obeadis lin. 24 Kaj ĉiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaŭ ĉiuj
filoj de la reĝo David, submetis sin al la reĝo Salomono. 25 Kaj
la Eternulo forte altigis Salomonon antaŭ la okuloj de la tuta
Izrael, kaj metis sur lin reĝan majeston, kiu antaŭe estis sur
neniu el la reĝoj de Izrael.

26 David, filo de Jiŝaj, estis reĝo super la tuta Izrael. 27 La
tempo, dum kiu li reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en
Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri
jarojn. 28 Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de aĝo, riĉeco,
kaj gloro; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Salomono. 29 La
historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas
priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel, en la
kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto
Gad; 30 lia tuta reĝado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis
li kaj Izrael kaj ĉiuj regnoj de la landoj.