↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 27

1 La Izraelidoj havis laŭ sia nombro ĉefojn de patrodomoj,
milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al
la reĝo pri ĉiuj aferoj de la apartaĵoj, interŝanĝante sin
ĉiumonate, en ĉiuj monatoj de la jaro. Ĉiu apartaĵo konsistis el
dudek kvar mil. 2 Super la unua apartaĵo en la unua monato estis
Jaŝobeam, filo de Zabdiel; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil;
3 li estis el la idoj de Perec, la ĉefo de ĉiuj militestroj por
la unua monato. 4 Super la apartaĵo de la dua monato estis Dodaj,
la Aĥoĥido; en lia apartaĵo estis ankaŭ la princo Miklot; en lia
apartaĵo estis dudek kvar mil. 5 La tria militestro, por la tria
monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartaĵo
estis dudek kvar mil. 6 Ĉi tiu Benaja estis el la tridek herooj,
kaj estro super ili; en lia apartaĵo estis lia filo Amizabad. 7
La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj
post li lia filo Zebadja; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 8
La kvina, por la kvina monato, estis la estro Ŝamhut, la
Jizraĥido; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 9 La sesa, por
la sesa monato, estis Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano; en lia
apartaĵo estis dudek kvar mil. 10 La sepa, por la sepa monato,
estis Ĥelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis
dudek kvar mil. 11 La oka, por la oka monato, estis Sibĥaj, la
Ĥuŝaido, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
12 La naŭa, por la naŭa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el
la Benjamenidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 13 La
deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la
Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 14 La dek-unua,
por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la
Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil. 15 La dek-dua,
por la dek-dua monato, estis Ĥeldaj, la Netofaano, el la
Otnielidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.

16 Kaj super la triboj de Izrael: la estro de la Rubenidoj estis
Eliezer, filo de Ziĥri; de la Simeonidoj: Ŝefatja, filo de Maaĥa;
17 de la Levidoj: Ĥaŝabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj:
Cadok; 18 de la Jehudaidoj: Elihu, el la fratoj de David; de la
Isaĥaridoj: Omri, filo de Miĥael; 19 de la Zebulunidoj: Jiŝmaja,
filo de Obadja; de la Naftaliidoj: Jerimot, filo de Azriel; 20 de
la Efraimidoj: Hoŝea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase:
Joel, filo de Pedaja; 21 de la duontribo de Manase en Gilead:
Jido, filo de Zeĥarja; de la Benjamenidoj: Jaasiel, filo de
Abner; 22 de la Danidoj: Azarel, filo de Jeroĥam. Tio estis la
estroj de la triboj de Izrael. 23 Sed David ne faris kalkulon de
tiuj, kiuj havis la aĝon de malpli ol dudek jaroj; ĉar la
Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la
ĉielo. 24 Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne
finis. Kaj pro tio estis kolero kontraŭ Izrael; kaj tiu kalkulado
ne estas enportita en la kronikon pri la reĝo David.

25 Super la trezoroj de la reĝo estis Azmavet, filo de Adiel;
super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilaĝoj, kaj
en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija. 26 Super la plenumantoj
de la laboroj sur la kampo, super la terkultivo, estis Ezri, filo
de Kelub. 27 Super la vinberĝardenoj estis Ŝimei, la Ramaano;
super la provizoj de vino en la vinberĝardenoj estis Zabdi, la
Ŝefamano. 28 Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj
estis en la valo, estis Baal-Ĥanan, la Gederano; super la
provizoj de oleo estis Joaŝ. 29 Super la bovoj, kiuj paŝtiĝis en
Ŝaron, estis Ŝitraj, la Ŝaronano; super la bovoj en la valoj
estis Ŝafat, filo de Adlaj. 30 Super la kameloj estis Obil, la
Iŝmaelido; super la azeninoj estis Jeĥdeja, la Meronotano. 31
Super la ŝafoj estis Jaziz, la Hagarido. Ĉiuj ĉi tiuj estis
estroj super la havaĵoj, kiujn posedis la reĝo David.

32 Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo
kompetenta kaj klera; Jeĥiel, filo de Ĥaĥmoni, estis ĉe la filoj
de la reĝo. 33 Aĥitofel estis konsilisto de la reĝo; Ĥuŝaj, la
Arkano, estis amiko de la reĝo. 34 Post Aĥitofel estis Jehojada,
filo de Benaja, kaj Ebjatar; la militestro de la reĝo estis Joab.

Sekva Ĉapitro →