↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 26

1 La klasoj de la pordegistoj: el la Koraĥidoj: Meŝelemja, filo
de Kore, el la filoj de Asaf. 2 Meŝelemja havis filojn: la
unuenaskito estis Zeĥarja, la dua estis Jediael, la tria estis
Zebadja, la kvara estis Jatniel; 3 la kvina estis Elam, la sesa
estis Jehoĥanan, la sepa estis Eljehoenaj. 4 Obed-Edom havis
filojn: Ŝemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joaĥ la
tria, Saĥar la kvara, Netanel la kvina, 5 Amiel la sesa, Isaĥar
la sepa, Peultaj la oka; ĉar benis lin Dio. 6 Al lia filo Ŝemaja
naskiĝis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, ĉar ili estis
bravaj homoj. 7 La filoj de Ŝemaja: Otni, Refael, Obed, Elzabad,
liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semaĥja. 8 Ĉiuj ili estis el
la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis
bravaj homoj, taŭgaj por servado: sesdek du ili estis ĉe Obed-
Edom. 9 Meŝelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek
ok. 10 Ĥosa el la Merariidoj havis filojn: Ŝimri estis la ĉefo
(kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin
ĉefo), 11 Ĥilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zeĥarja la
kvara; ĉiuj filoj kaj fratoj de Ĥosa estis dek tri. 12 Al tiuj
grupoj da pordegistoj, al la ĉefoj de viroj, estis komisiita la
servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj. 13 Kaj
ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaŭ la grandaj, laŭ siaj
patrodomoj, por ĉiu pordego aparte. 14 Kaj la loto pri la oriento
falis por Ŝelemja; kaj pri lia filo Zeĥarja, la saĝa konsilanto,
oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo; 15 pri Obed-Edom por
la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo; 16 pri Ŝupim kaj
Ĥosa por la okcidento, por la Pordego Ŝaleĥet, kie la vojo
leviĝas, kie gardo staras apud gardo. 17 Oriente estis ses
Levidoj, norde kvar ĉiutage, sude kvar ĉiutage, kaj ĉe la
provizejoj po du. 18 Ĉe la alirejo okcidente estis: kvar ĉe la
vojo, kaj du ĉe la alirejo. 19 Tio estis la grupoj da pordegistoj
el la Koraĥidoj kaj el la Merariidoj.

20 El la Levidoj, Aĥija estis super la trezoroj de la domo de Dio
kaj super la trezoroj de la sanktaĵoj. 21 El la idoj de Ladan,
idoj de la Gerŝonido Ladan, ĉefoj de patrodomoj de la Gerŝonido
Ladan estis la Jeĥielidoj. 22 La Jeĥielidoj: Zetam, kaj Joel, lia
frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo. 23 El
la Amramidoj, Jicharidoj, Ĥebronidoj, kaj Uzielidoj, 24 Ŝebuel,
ido de Gerŝom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj. 25
Lia frato Eliezer havis filon Reĥabja; lia filo estis Jeŝaja, lia
filo estis Joram, lia filo estis Ziĥri, kaj lia filo estis
Ŝelomit. 26 Ĉi tiu Ŝelomit kaj liaj fratoj estis super ĉiuj
trezoroj de la sanktaĵoj, kiujn sanktigis la reĝo David, la ĉefoj
de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la
militestroj. 27 El la militoj kaj el la militakiraĵoj ili
konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo. 28 Ankaŭ
ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de
Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio
sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj. 29 El
la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj
eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj juĝistoj. 30 El la
Ĥebronidoj, Ĥaŝabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent,
havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por ĉiuj
aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la reĝo. 31
El la Ĥebronidoj, Jerija estis ĉefo de la Ĥebronidoj en iliaj
generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la reĝado de
David ili estis esploritaj, kaj oni trovis ĉe ili bravajn homojn
en Jazer en Gilead. 32 Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil
sepcent, ĉefoj de patrodomoj; al ili la reĝo David donis oficojn
ĉe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por ĉiuj
aferoj de Dio kaj aferoj de la reĝo.

Sekva Ĉapitro →