↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 22

1 Kaj David diris: Ĉi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj
ĉi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.

2 Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la
lando de Izrael, kaj li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki
ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio. 3 Kaj multe da fero
por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj
pretigis David, ankaŭ multe da kupro, en nemezurita kvanto; 4 kaj
sennombran kvanton da cedra ligno, ĉar la Cidonanoj kaj Tiranoj
alveturigis al David multe da cedra ligno. 5 Kaj David diris: Mia
filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas
konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj
gloro estu konata en ĉiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj
David multe preparis antaŭ sia morto.

6 Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke
li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael. 7 Kaj David
diris al Salomono: Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon
al la nomo de la Eternulo, mia Dio; 8 sed aperis pri mi vorto de
la Eternulo, dirante: Multe da sango vi verŝis, kaj grandajn
militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo;
ĉar multe da sango vi verŝis antaŭ Mi sur la teron. 9 Jen filo
naskiĝos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon
en rilato al ĉiuj liaj malamikoj ĉirkaŭe; Salomono estos lia
nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.
10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi
estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia reĝado
super Izrael por ĉiam. 11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun
vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via
Dio, kiel Li diris pri vi. 12 La Eternulo donu al vi saĝon kaj
kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi
plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio. 13 Tiam vi havos
sukceson, se vi observos kaj plenumos la leĝojn kaj preskribojn,
kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj
kuraĝa; ne timu, kaj ne tremu. 14 Jen mi en mia malriĉeco
pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj
milionon da kikaroj da arĝento, kaj kupron kaj feron en
nekalkulebla kvanto, ĉar estas multe da ĝi; ankaŭ lignon kaj
ŝtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio. 15 Vi havas
multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj ĉarpentistojn
kaj kompetentulojn pri ĉiaj aferoj. 16 La oro, arĝento, kupro,
kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; leviĝu kaj faru, kaj la
Eternulo estu kun vi. 17 Kaj David ordonis al ĉiuj estroj de
Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono: 18 La Eternulo, via
Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon ĉiuflanke
ĉirkaŭe; ĉar Li transdonis en miajn manojn la loĝantojn de la
lando, kaj la lando humiliĝis antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia
popolo. 19 Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni
vin al la Eternulo, via Dio. Leviĝu, kaj konstruu la sanktejon de
la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la
Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos
konstruita al la nomo de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →