↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 21

1 Satano leviĝis kontraŭ Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli
Izraelon. 2 Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la
popolo: Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, kaj
raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron. 3 Joab diris: La
Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili ĉiuj, ho reĝo, mia
sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia
sinjoro tion postulas? por kio tio fariĝu kulpo sur Izrael? 4 Sed
la vorto de la reĝo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis
la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon. 5 Kaj Joab
transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj
montriĝis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj
povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil
povantaj eltiri glavon. 6 La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne
kalkulis inter ili, ĉar antipatia estis al Joab la vorto de la
reĝo. 7 Kaj tiu afero malplaĉis al Dio, kaj Li frapis Izraelon. 8
Tiam David diris al Dio: Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed
nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; ĉar mi agis tre
malsaĝe. 9 Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David,
dirante: 10 Iru kaj diru al David: Tiele diras la Eternulo: Tri
punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru
al vi. 11 Kaj Gad venis al David, kaj diris al li: Tiele diras la
Eternulo: Akceptu por vi: 12 aŭ dum tri jaroj estos malsato en la
lando; aŭ dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontraŭuloj
kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aŭ dum tri tagoj
regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj anĝelo
de la Eternulo ekstermados en ĉiuj regionoj de Izrael. Pripensu
do nun, kion mi respondu al mia Sendinto. 13 Tiam David diris al
Gad: Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la
Eternulo, ĉar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en
manon homan. 
14 Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj
falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj. 15 Kaj Dio sendis
anĝelon al Jerusalem, por fari en ĝi ekstermon. Sed kiam li
komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedaŭris la
malbonon, kaj diris al la anĝelo-ekstermanto: Sufiĉe! nun haltigu
vian manon! La anĝelo de la Eternulo staris tiam apud la draŝejo
de Ornan, la Jebusido. 16 David levis siajn okulojn, kaj ekvidis
la anĝelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la ĉielo,
kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super
Jerusalem. Tiam David kaj la plejaĝuloj, kovritaj per sakaĵoj,
ĵetis sin vizaĝaltere. 17 Kaj David diris al Dio: Mi estas ja
tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj
faris la malbonaĵon; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Ho Eternulo,
mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed
Vian popolon ne plagu. 18 La anĝelo de la Eternulo diris al Gad,
ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la
Eternulo sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido. 19 Tiam David
iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de
la Eternulo. 20 Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la anĝelon,
li kaj liaj kvar filoj kun li sin kaŝis. Ornan tiam estis
draŝanta tritikon. 21 Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis
kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la draŝejo kaj adorkliniĝis
antaŭ David vizaĝaltere. 22 David diris al Ornan: Donu al mi la
lokon de la draŝejo, por ke mi konstruu sur ĝi altaron al la
Eternulo; pro ĝia plena prezo donu ĝin al mi, por ke ĉesiĝu la
pesto inter la popolo. 23 Kaj Ornan diris al David: Prenu al vi;
mia sinjoro la reĝo faru tion, kio plaĉas al li; vidu, mi
fordonas la bovojn por bruloferoj, la draŝilojn por ligno, kaj la
tritikon por farunofero; ĉion mi fordonas. 24 Sed la reĝo David
diris al Ornan: Ne; mi volas aĉeti pro plena prezo; ĉar mi ne
oferportos vian propraĵon al la Eternulo, kaj mi ne alportos
bruloferon senpagan. 25 Kaj David donis al Ornan pro la loko
sescent siklojn da oro. 26 Kaj David konstruis tie altaron al la
Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al
la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la ĉielo sur la
altaron de la brulofero. 27 Kaj la Eternulo ordonis al la anĝelo,
ke li remetu sian glavon en ĝian ingon.

28 En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la
draŝejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon. 29 La
tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la
altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altaĵo en Gibeon. 30
Sed David ne povis iri antaŭ ĝin por demandi Dion; ĉar lin
timigis la glavo de la anĝelo de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →