↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 23

1 David maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon; kaj li faris
Salomonon, sian filon, reĝo super Izrael. 2 Kaj li kunvenigis
ĉiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn. 3 Kaj
estis kalkulitaj la Levidoj de la aĝo de tridek jaroj kaj pli;
kaj montriĝis, ke ilia nombro, kalkulante ĉiujn kapojn de viroj,
estis tridek ok mil. 4 El ili por administri la servadon de la
domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj
juĝistoj estis ses mil; 5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil
glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por
glorado. 6 Kaj David dividis ilin en klasojn laŭ la filoj de
Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 7 La Gerŝonidoj: Ladan kaj
Ŝimei. 8 La filoj de Ladan: la ĉefo Jeĥiel, Zetam, kaj Joel--tri.
9 La filoj de Ŝimei: Ŝelomit, Ĥaziel, kaj Haran--tri. Tio estas
la ĉefoj de patrodomoj de Ladan. 10 Kaj la filoj de Ŝimei: Jaĥat,
Zina, Jeuŝ, kaj Beria. Tio estas la filoj de Ŝimei--kvar. 11
Jaĥat estis la ĉefo, Zina estis la dua; Jeuŝ kaj Beria havis
nemulte da infanoj, tial ili ĉe la kalkulado prezentis unu
patrodomon. 12 La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj
Uziel--kvar. 13 La filoj de Amram: Aaron kaj Moseo. Aaron estis
apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj
por ĉiam, por incensadi antaŭ la Eternulo, por servadi al Li kaj
por benadi en Lia nomo eterne. 14 Moseo estis homo de Dio, kaj
liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi. 15 La filoj de
Moseo: Gerŝom kaj Eliezer. 16 La filoj de Gerŝom: Ŝebuel estis la
ĉefo. 17 La filoj de Eliezer estis: Reĥabja, la unua; aliajn
filojn Eliezer ne havis; sed Reĥabja havis tre multe da filoj. 18
La filoj de Jichar: Ŝelomit, la unua. 19 La filoj de Ĥebron: la
unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jaĥaziel,
la kvara estis Jekameam. 20 La filoj de Uziel: Miĥa, la unua, kaj
Jiŝija, la dua. 21 La filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. La filoj
de Maĥli: Eleazar kaj Kiŝ. 22 Eleazar mortis, kaj li ne havis
filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kiŝ,
iliaj kuzoj. 23 La filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jeremot--tri.
24 Tio estas la idoj de Levi laŭ iliaj patrodomoj, la ĉefoj de
patrodomoj laŭ ilia kalkulo, laŭ ilia laŭnoma kaj laŭkapa nombro,
kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo,
komencante de la aĝo de dudek jaroj kaj plue. 25 Ĉar David diris:
La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li
enloĝiĝis en Jerusalem por ĉiam. 26 Kaj la Levidoj ne bezonis
portadi la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn vazojn por la servado en
ĝi. 27 Laŭ la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la
Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli. 28 Ilia ofico
estis helpi al la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la
Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la ĉambroj, pri la pureco de
ĉio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio; 29 zorgi
pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la
macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri ĉia mezurado kaj
pesado; 30 stari ĉiumatene, por kanti laŭdon kaj gloron al la
Eternulo, tiel same ankaŭ vespere; 31 fari ĉiujn bruloferojn al
la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laŭ ilia
nombro, laŭ la preskribo pri ili, ĉiam antaŭ la Eternulo; 32
servi por deĵorado ĉe la tabernaklo de kunveno, ĉe la sanktaĵoj,
kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la
Eternulo.

Sekva Ĉapitro →