↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 20

1 Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras
milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la
landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksieĝis Raban. Sed David
restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis ĝin. 2
Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke
ĝi enhavas laŭpeze kikaron da oro, kaj estis en ĝi multekosta
ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo
li elportis el la urbo tre multe. 3 Kaj la popolon, kiu estis
tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj draŝiloj, kaj
hakiloj. Tiele David agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj
David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.

4 Post tio komenciĝis milito en Gezer, kontraŭ la Filiŝtoj; tiam
Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la
giganto. Kaj ili humiliĝis. 5 Kaj denove estis milito kun la
Filiŝtoj; kaj Elĥanan, filo de Jair, mortigis Laĥmin, fraton de
Goljat, la Gatano, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel
rultrabo de teksisto. 6 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis
viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li
ankaŭ naskiĝis al la giganto. 7 Kiam li insultis Izraelon, lin
mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David. 8 Tiuj naskiĝis
al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la
manoj de liaj servantoj.

Sekva Ĉapitro →