↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 19

1 Okazis poste, ke mortis Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, kaj lia
filo fariĝis reĝo anstataŭ li. 2 Tiam David diris: Mi estos
favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, ĉar lia patro agis favorkore
koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia
patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la
Amonidoj, al Ĥanun, por lin konsoli. 3 Sed la eminentuloj de la
Amonidoj diris al Ĥanun: Ĉu efektive David deziras honori vian
patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne venis al
vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por
esplorrigardi la landon? 4 Tiam Ĥanun prenis la servantojn de
David, razigis ilin, detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la
lumboj, kaj foririgis ilin. 5 Kaj ili iris. Kaj oni raportis al
David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, ĉar la viroj
tre hontis. Kaj la reĝo diris: Restu en Jeriĥo, ĝis rekreskos
viaj barboj, kaj tiam revenu. 6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili
indignigis kontraŭ si Davidon, tiam Ĥanun kaj la Amonidoj sendis
mil kikarojn da arĝento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio
de Maaĥa, kaj el Coba ĉarojn kaj rajdistojn. 7 Kaj ili dungis al
si tridek du mil ĉarojn kaj la reĝon de Maaĥa kun lia popolo. Kaj
ili venis kaj stariĝis tendare antaŭ Medba. Kaj la Amonidoj
kolektiĝis el siaj urboj kaj venis al la milito. 8 Kiam David
aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj.
9 Kaj la Amonidoj eliris, kaj batalaranĝiĝis antaŭ la enirejo de
la urbo; kaj la reĝoj venintaj aranĝiĝis aparte, sur la kampo. 10
Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon antaŭe kaj
malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj
batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj; 11 la ceteran parton de la
popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj ili batalaranĝis sin
kontraŭ la Amonidoj. 12 Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos
min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos
vin, tiam mi donos al vi helpon; 13 estu kuraĝa, kaj ni tenu nin
forte pro nia popolo kaj pro la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo
faru tion, kio plaĉos al Li. 14 Kaj Joab, kun la popolo, kiu
estis kun li, komencis la batalon kontraŭ la Sirianoj, kaj ĉi
tiuj forkuris antaŭ li. 15 Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj
forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ lia frato Abiŝaj, kaj foriris
en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon. 16 Vidante, ke ili estas
venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj
elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj Ŝofaĥ, la militestro de
Hadarezer, ilin kondukis. 17 Kiam tio estis raportita al David,
li kolektis ĉiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili,
kaj batalaranĝiĝis kontraŭ ili; David aranĝis batalon kontraŭ la
Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li. 18 Kaj la Sirianoj
forkuris antaŭ Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil
ĉaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaŭ Ŝofaĥon, la
militestron, li mortigis. 19 Kiam la servantoj de Hadarezer
vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris
pacon kun David kaj submetiĝis al li. Kaj la Sirianoj ne volis
plu helpi al la Amonidoj.

Sekva Ĉapitro →