↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 18

1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis
ilin, kaj li prenis Gaton kaj ĝiajn filinurbojn el la manoj de la
Filiŝtoj. 2 Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj
submetiĝis al David kaj alportis tributojn. 3 Kaj David
venkobatis Hadarezeron, reĝon de Coba, en Ĥamat, kiam tiu iris,
por fortikigi sian regadon super la rivero Eŭfrato. 4 Kaj David
venkoprenis de li mil ĉarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil
piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis
el ili por cent ĉaroj. 5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al
Hadarezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj
dudek du mil homojn. 6 Kaj David restigis garnizonojn en la
Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis
tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris. 7
Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la
servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon. 8 Kaj
el Tibĥat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe
da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la
kolonojn, kaj la kuprajn vazojn. 9 Kiam Tou, reĝo de Ĥamat,
aŭdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer,
reĝo de Coba, 10 tiam li sendis sian filon Hadoram al la reĝo
David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis
kontraŭ Hadarezer kaj venkobatis lin (ĉar Tou estis en milito
kontraŭ Hadarezer); kaj li havis kun si ĉiaspecajn vazojn el oro,
arĝento, kaj kupro. 11 Ankaŭ ĉi tiujn David dediĉis al la
Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li prenis de ĉiuj
nacioj: de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de
Amalek. 12 Plue Abiŝaj, filo de Ceruja, venkobatis Edomon en la
Valo de Salo, dek ok mil homojn; 13 kaj li restigis en Edomujo
garnizonojn, kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la
Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.

14 Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj li faradis juĝon kaj
justecon al sia tuta popolo. 15 Joab, filo de Ceruja, estis estro
de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;
16 Cadok, filo de Aĥitub, kaj Abimeleĥ, filo de Ebjatar, estis
pastroj; kaj Ŝavŝa estis skribisto; 17 Benaja, filo de Jehojada,
estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David
estis la unuaj apud la reĝo.

Sekva Ĉapitro →