↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 17

1 Kiam David loĝis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto
Natan: Jen mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo
de la Eternulo restas sub tapiŝoj. 2 Kaj Natan diris al David:
Ĉion, kio estas sur via koro, faru, ĉar Dio estas kun vi. 3 Sed
en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante: 4 Iru,
kaj diru al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo: Ne vi
konstruos por Mi la domon por loĝi; 5 ĉar Mi ne loĝis en domo de
post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, ĝis la nuna tempo;
sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo. 6 Kien ajn Mi iris
kun la tuta Izrael, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la
juĝistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis paŝti Mian popolon,
dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon? 7 Kaj nun
diru jenon al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo Cebaot:
Mi prenis vin de ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia
popolo Izrael; 8 kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi
ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi
nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero; 9 kaj Mi
aranĝis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis ĝin tiel, ke
ĝi loĝu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj
ne plu senfortigos ĝin, kiel antaŭe; 10 kaj de post tiu tempo,
kiam Mi starigis juĝistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis
ĉiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al
vi la Eternulo. 11 Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi iros al viaj
patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj;
kaj Mi fortikigos lian regnon. 12 Li konstruos por Mi domon; kaj
Mi fortikigos lian tronon por ĉiam. 13 Mi estos al li patro, kaj
li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li
tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaŭ vi. 14 Kaj Mi
starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por ĉiam; kaj lia trono
estos fortikigita por eterne. 15 Konforme al ĉiuj ĉi tiuj vortoj
kaj al ĉi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

16 Kaj venis la reĝo David kaj sidiĝis antaŭ la Eternulo, kaj
diris: Kiu estas mi, ho Dio Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke
Vi venigis min ĝis ĉi tie? 17 Sed eĉ tio estis nesufiĉa antaŭ Vi,
ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto eĉ por la
malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte
starantan, ho Dio Eternulo. 18 Kion pli David povas diri al Vi,
por honori Vian servanton? Vi konas ja Vian servanton. 19 Ho
Eternulo, por Via servanto kaj laŭ Via koro Vi faris tiun tutan
grandaĵon, por montri ĉian grandecon. 20 Ho Eternulo, ne ekzistas
simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laŭ ĉio, kion ni aŭdis
per niaj oreloj. 21 Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la
sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin
al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandaĵoj kaj
timindaĵoj, forpelante naciojn antaŭ Via popolo, kiun Vi
liberigis el Egiptujo? 22 Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo
por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi. 23 Kaj
nun, ho Eternulo, la vorto, kiun Vi diris pri Via servanto kaj
pri lia domo, veriĝu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.
24 Kaj Via nomo estu vera kaj granda por eterne, por ke oni diru:
La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, estas Dio al Izrael; kaj la
domo de Via servanto David estu fortika antaŭ Vi. 25 Ĉar Vi, ho
mia Dio, sciigis al la orelo de Via servanto, ke Vi konstruos al
li domon; tial Via servanto trovis kuraĝon preĝi antaŭ Vi. 26 Kaj
nun, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Vi diris pri Via servanto ĉi
tiun bonaĵon. 27 Nun komencu beni la domon de Via servanto, ke ĝi
restu eterne antaŭ Vi; ĉar kion Vi, ho Eternulo, benas, tio
restas benita por eterne.

Sekva Ĉapitro →