↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 14

1 Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran
lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu
por li domon. 2 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin
kiel reĝon super Izrael, ke lia regno leviĝis alte pro Lia popolo
Izrael.

3 Kaj David prenis ankoraŭ edzinojn en Jerusalem, kaj David
naskigis ankoraŭ filojn kaj filinojn. 4 Kaj jen estas la nomoj de
tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab, Natan
kaj Salomono 5 kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Elpelet 6 kaj Noga kaj
Nefeg kaj Jafia 7 kaj Eliŝama kaj Beeljada kaj Elifelet.

8 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke David estas oleita kiel reĝo super
la tuta Izrael, tiam ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David
aŭdis pri tio, kaj li eliris kontraŭ ilin. 9 Kaj la Filiŝtoj
venis kaj okupis la valon Refaim. 10 Kaj David demandis Dion,
dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? kaj ĉu Vi transdonos
ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li: Iru, ĉar Mi
transdonos ilin en vian manon. 11 Kaj ili iris al Baal-Peracim,
kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris: Dio disbatis
miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni
donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim. 12 Kaj ili lasis tie
siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.
13 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis la valon. 14 Tiam
David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li: Ne iru post ili,
deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la
morusarboj; 15 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro
de la morusarboj, tiam komencu la batalon; ĉar Dio eliris antaŭ
vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj. 16 Kaj David faris,
kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la
Filiŝtoj de Gibeon ĝis Gezer. 17 Kaj la nomo de David fariĝis
fama en ĉiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de ĉiuj
nacioj.

Sekva Ĉapitro →