↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 13

1 David konsiliĝis kun la milestroj, centestroj, kaj ĉiuj ĉefoj;
2 kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael: Se plaĉas al vi,
kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu ĉiuflanken
al ĉiuj ceteraj niaj fratoj en ĉiujn regionojn de Izrael, kaj
samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia loĝado,
ke ili kolektiĝu al ni; 3 kaj ni transportu al ni la keston de
nia Dio, ĉar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul. 4 Kaj la
tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; ĉar la afero plaĉis al la
tuta popolo. 5 Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de Ŝiĥor la
Egipta ĝis Ĥamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-
Jearim. 6 Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-
Jearimon, kiu troviĝas en Judujo, por venigi de tie la keston de
Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata
Lia nomo. 7 Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo
el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Aĥjo kondukis la veturilon. 8
Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj ludis antaŭ Dio per la tuta forto,
kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj
trumpetoj. 9 Kiam ili alvenis al la draŝejo de Kidon, Uza etendis
sian manon, por subteni la keston, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin. 10
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Li
mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj
li mortis tie antaŭ Dio. 11 Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la
Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-
Uza, ĝis la nuna tago. 12 Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj
diris: Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio? 13 Kaj
David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed
li direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano. 14 Kaj la
kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum
tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj
ĉion, kio apartenis al li.

Sekva Ĉapitro →