↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 15

1 Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis
lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super ĝi. 2 Tiam
David diris: Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; ĉar
ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj
servu al Li eterne. 3 Kaj David kunvenigis ĉiujn Izraelidojn en
Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur ĝian lokon,
kiun li pretigis por ĝi. 4 Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron
kaj la Levidojn: 5 el la idoj de Kehat estis: la estro Uriel kaj
liaj fratoj, cent dudek; 6 el la idoj de Merari: la estro Asaja
kaj liaj fratoj, ducent dudek; 7 el la idoj de Gerŝon: la estro
Joel kaj liaj fratoj, cent tridek; 8 el la idoj de Elicafan: la
estro Ŝemaja kaj liaj fratoj, ducent; 9 el la idoj de Ĥebron: la
estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek; 10 el la idoj de Uziel: la
estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du. 11 Kaj David alvokis
la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja,
Joel, Ŝemaja, Eliel, kaj Aminadab; 12 kaj li diris al ili: Vi,
ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn
fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur
la lokon, kiun mi pretigis por ĝi; 13 ĉar antaŭe, kiam ne vi tion
faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni serĉis Lin
ne tiel, kiel oni devas. 14 Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la
Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael. 15
Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo
laŭ la vorto de la Eternulo, sur siaj ŝultroj, per stangoj sur
ili. 16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili
starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj,
psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj, por ke alte aŭdiĝu la
sonoj de ĝojo. 17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel,
kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Bereĥja, kaj el la idoj de
Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kuŝaja; 18 kaj kun ili
iliajn duagradajn fratojn: Zeĥarja, Ben, Jaaziel, Ŝemiramot,
Jeĥiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja,
Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn. 19 La kantistoj Heman,
Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj; 20 Zeĥarja,
Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja--sur
psalteroj, por sopranuloj; 21 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-
Edom, Jeiel, kaj Azazja--sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti;
22 Kenanja, la estro de la Levidoj--por aranĝado; li aranĝadis la
muzikon, ĉar li estis kompetentulo. 23 Bereĥja kaj Elkana estis
pordogardistoj ĉe la kesto; 24 Ŝebanja, Joŝafat, Netanel, Amasaj,
Zeĥarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per
trumpetoj antaŭ la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jeĥija estis
pordogardistoj ĉe la kesto. 
25 Tiamaniere iris David kaj la
plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la
keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom. 26
Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de
interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep
ŝafojn. 27 David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaŭ
ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja,
la estro de aranĝado de la ĥoroj; David ankaŭ havis sur si linan
efodon. 28 Kaj ĉiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo
de la Eternulo, kun ĝojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj,
laŭtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 29 Kiam la kesto de
interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Miĥal, filino
de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam ŝi vidis, ke la reĝo
David saltas kaj ludas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro.

Sekva Ĉapitro →