↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 4

1 La filoj de Jehuda estis: Perec, Ĥecron, Karmi, Ĥur, kaj Ŝobal.
2 Reaja, filo de Ŝobal, naskigis Jaĥaton; Jaĥat naskigis Aĥumajon
kaj Lahadon; tio estas la familioj de la Coreaidoj. 3 Kaj jen
estas la domanaro de Etam: Jizreel, Jiŝma, Jidbaŝ; la nomo de
ilia fratino estis Haclelponi; 4 kaj Penuel, la fondinto de
Gedor, kaj Ezer, la fondinto de Ĥuŝa. Tio estas la idoj de Ĥur,
unuenaskito de Efrata, posedanto de Bet-Leĥem. 5 Aŝĥur, fondinto
de Tekoa, havis du edzinojn: Ĥela kaj Naara. 6 Naara naskis al li
Aĥuzamon, Ĥeferon, Temnin, kaj Aĥaŝtarin; tio estas la filoj de
Naara; 7 la filoj de Ĥela estis: Ceret, Coĥar, kaj Etnan. 8 Koc
naskigis Anubon, Cobeban, kaj la familiojn de Aĥarĥel, filo de
Harum. 9 Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj. Lia
patrino donis al li la nomon Jabec, ĉar ŝi diris: En malĝojo mi
naskis. 10 Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante: Ho, se Vi
min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi
kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio
plenumis tion, pri kio li petis. 11 Kelub, frato de Ŝuĥa,
naskigis Meĥiron; ĉi tiu estis la patro de Eŝton. 12 Eŝton
naskigis Bet-Rafan, Paseaĥon, kaj Teĥinan, fondinton de la urbo
Naĥaŝ; tio estas la loĝantoj de Reĥa. 13 La filoj de Kenaz estis:
Otniel kaj Seraja; la filo de Otniel estis Ĥatat. 14 Meonotaj
naskigis Ofran, kaj Seraja naskigis Joabon, fondinton de la Valo
de Ĉarpentistoj; ĉar ili estis ĉarpentistoj. 15 La filoj de
Kaleb, filo de Jefune: Iru, Ela, kaj Naam; la filo de Ela estis
Kenaz. 16 La filoj de Jehalelel: Zif, Zifa, Tirja, kaj Asarel. 17
La filoj de Ezra: Jeter, Mered, Efer, kaj Jalon. Ŝi naskis
Mirjamon, Ŝamajon, kaj Jiŝbaĥon, la patron de Eŝtemoa; 18 dum lia
edzino la Judino naskis Jeredon, fondinton de Gedor, Ĥeberon,
fondinton de Soĥo, kaj Jekutielon, fondinton de Zanoaĥ. Tiuj
estis la filoj de Bitja, filino de Faraono, kiun prenis Mered. 19
La filoj de la edzino de Hodija, fratino de Naĥam: la patro de
Keila, la Garmano, kaj Eŝtemoa, la Maaĥatano. 20 La filoj de
Ŝimon: Amnon, Rina, Ben-Ĥanan, kaj Tilon; la filoj de Jiŝei:
Zoĥet kaj Ben-Zoĥet. 21 La filoj de Ŝela, filo de Jehuda: Er,
patro de Leĥa, kaj Lada, patro de Mareŝa, kaj la familioj de la
tolfaristoj el la domo de Aŝbea; 22 kaj Jokim, kaj la loĝantoj de
Kozeba, kaj Joaŝ, kaj Saraf, kiuj estis sinjoroj en Moab kaj
poste revenis en Bet-Leĥemon, laŭ antikvaj rakontoj. 23 Ili estis
potistoj, kaj loĝis inter ĝardenoj kaj brutejoj; ĉe la reĝo ili
tie loĝis por liaj laboroj.

24 La filoj de Simeon: Nemuel, Jamin, Jarib, Zeraĥ, kaj Ŝaul. 25
La filo de ĉi tiu estis Ŝalum; la filo de ĉi tiu estis Mibsam; la
filo de ĉi tiu estis Miŝma. 26 La filoj de Miŝma: lia filo
Ĥamuel, lia filo Zakur, lia filo Ŝimei. 27 Ŝimei havis dek ses
filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj,
kaj ilia tuta parencaro ne tiel multiĝis, kiel la idaro de
Jehuda. 28 Ili loĝis en Beer-Ŝeba, Molada, kaj Ĥacar-Ŝual, 29 en
Bilha, Ecem, kaj Tolad, 30 en Betuel, Ĥorma, kaj Ciklag, 31 en
Bet-Markabot, Ĥacar-Susim, Bet-Biri, kaj Ŝaaraim. Tio estis iliaj
urboj ĝis la reĝado de David. 32 Iliaj vilaĝoj estis: Etam, Ain,
Rimon, Toĥen, kaj Aŝan, kvin urboj; 33 kaj ĉiuj iliaj vilaĝoj,
kiuj estis ĉirkaŭ tiuj urboj, ĝis Baal. Tie estis ilia loĝloko,
kaj ili havis apartan genealogian registron. 34 Kaj Meŝobab,
Jamleĥ, Joŝa, filo de Amacja, 35 Joel, Jehu, filo de Joŝibja,
filo de Seraja, filo de Asiel, 36 Eljoenaj, Jaakoba, Jeŝoĥaja,
Asaja, Adiel, Jesimiel, Benaja, 37 Ziza, filo de Ŝifi, filo de
Alon, filo de Jedaja, filo de Ŝimri, filo de Ŝemaja. 38 Ĉi tiuj,
cititaj laŭ iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj
iliaj patrodomoj forte vastiĝis. 39 Ili iris ĝis Gedor, ĝis la
orienta flanko de la valo, por serĉi paŝtejon por siaj ŝafoj; 40
kaj ili trovis paŝtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan,
trankvilan, kaj kvietan, ĉar el la Ĥamidoj estis tiuj, kiuj tie
loĝis antaŭe. 41 Kaj venis tiuj, kiuj ĵus estas cititaj, en la
tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn,
kaj ankaŭ la Meunojn, kiuj tie troviĝis, kaj ekstermis ilin por
ĉiam kaj ekloĝis sur ilia loko, ĉar tie estis paŝtejo por iliaj
ŝafoj. 42 Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris
al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj
Uziel, filoj de Jiŝei. 43 Kaj ili venkobatis la restintajn
saviĝintojn de Amalek kaj ekloĝis tie por ĉiam.

Sekva Ĉapitro →