↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 5

1 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la
unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia
unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de
Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel
unuenaskito; 2 Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj,
kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita
al Jozef.) 3 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ,
Palu, Ĥecron, kaj Karmi. 4 La idoj de Joel: lia filo estis
Ŝemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis Ŝimei, 5 lia filo
estis Miĥa, lia filo estis Reaja, lia filo estis Baal, 6 lia filo
estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, reĝo
de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj. 7 Kaj liaj fratoj,
laŭ iliaj familioj, laŭ ilia genealogia listo, estis: Jeiel, la
ĉefo, Zeĥarja, 8 kaj Bela, filo de Azaz, filo de Ŝema, filo de
Joel. Li loĝis en Aroer, ĝis Nebo kaj Baal-Meon. 9 Oriente li
loĝis ĝis la komenco de la dezerto ĉe la rivero Eŭfrato; ĉar ili
havis multe da brutoj en la lando Gilead. 10 En la tempo de Saul
ili militis kontraŭ la Hagaridoj, kaj ĉi tiuj enfalis en iliajn
manojn; kaj ili ekloĝis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta
parto de Gilead.

11 La idoj de Gad loĝis apude de ili, en la lando Baŝan, ĝis
Salĥa; 12 la ĉefo estis Joel, la dua estis Ŝafam, poste Janaj kaj
Ŝafat en Baŝan. 13 Iliaj fratoj, laŭ iliaj patrodomoj: Miĥael,
Meŝulam, Ŝeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber--sep. 14 Jen estas la
filoj de Abiĥail, filo de Ĥuri, filo de Jaroaĥ, filo de Gilead,
filo de Miĥael, filo de Jeŝiŝaj, filo de Jaĥdo, filo de Buz; 15
Aĥi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis ĉefo de ilia patrodomo.
16 Kaj ili loĝis en Gilead en Baŝan kaj ĝiaj filinurboj, kaj sur
ĉiuj kampoj de Ŝaron, ĝis iliaj finoj. 17 Ĉiuj ili estis
genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, reĝo de Judujo, kaj
en la tempo de Jerobeam, reĝo de Izrael.

18 La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase
havis da batalkapablaj viroj, portantaj ŝildon kaj glavon,
streĉantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil
sepcent sesdek, elirantojn en militistaro. 19 Ili militis kontraŭ
la Hagaridoj, kontraŭ Jetur, Nafiŝ, kaj Nodab. 20 Kaj ili ricevis
helpon kontraŭ ĉi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun ĉio, kion ili
havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. Ĉar dum la milito ili
vokis al Dio, kaj Li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis
Lin. 21 Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil
kamelojn, ducent kvindek mil ŝafojn, du mil azenojn, kaj cent mil
homojn. 22 Multe da mortigitoj falis, ĉar de Dio estis la milito.
Kaj ili loĝis sur ilia loko ĝis la elpatrujigo.

23 La idoj de la duontribo de Manase loĝis en la lando de Baŝan
ĝis Baal-Ĥermon, Senir, kaj la monto Ĥermon. Ili estis en granda
nombro. 24 Kaj jen estas la ĉefoj de iliaj patrodomoj: Efer,
Jiŝei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jaĥdiel, viroj
potencaj, viroj famaj, ĉefoj de siaj patrodomoj.

25 Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malĉaste sekvis la
diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaŭ ili; 26
tial Dio de Izrael ekscitis kontraŭ ili la spiriton de Pul, reĝo
de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj
li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de
la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en Ĥalaĥon, Ĥaboron, Haran,
kaj al la rivero Gozan ĝis la nuna tago.

Sekva Ĉapitro →