↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 3

1 Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron: la
unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis
Daniel, de la Karmelanino Abigail; 2 la tria estis Abŝalom, filo
de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis
Adonija, filo de Ĥagit; 3 la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la
sesa estis Jitream, de lia edzino Egla; 4 ses naskiĝis al li en
Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri
jarojn li reĝis en Jerusalem. 5 Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis
al li en Jerusalem: Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono--ĉi tiuj kvar
de Bat-Ŝua, filino de Amiel; 6 Jibĥar, Eliŝama, Elifelet, 7 Noga,
Nefeg, Jafia, 8 Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet--naŭ. 9 Tio estas
ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia
fratino estis Tamar. 10 La filo de Salomono estis Reĥabeam; la
filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu: Asa; la filo de ĉi
tiu: Jehoŝafat; 11 la filo de ĉi tiu: Joram; la filo de ĉi tiu:
Aĥazja; la filo de ĉi tiu: Joaŝ; 12 la filo de ĉi tiu: Amacja; la
filo de ĉi tiu: Azarja; la filo de ĉi tiu: Jotam; 13 la filo de
ĉi tiu: Aĥaz; la filo de ĉi tiu: Ĥizkija; la filo de ĉi tiu:
Manase; 14 la filo de ĉi tiu: Amon; la filo de ĉi tiu: Joŝija. 15
La filoj de Joŝija estis: la unuenaskito Joĥanan, la dua
Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum. 16 La filoj de
Jehojakim: lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija. 17 La filoj de
Jeĥonja: Asir, lia filo Ŝealtiel, 18 Malkiram, Pedaja, Ŝenacar,
Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja. 19 La filoj de Pedaja: Zerubabel
kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel: Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino
estis Ŝelomit; 20 ankaŭ ĉi tiuj kvin: Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja,
Ĥasadja, kaj Juŝab-Ĥesed. 21 La idoj de Ĥananja: Pelatja kaj
Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de
Obadja, la filoj de Ŝeĥanja. 22 La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja;
la filoj de Ŝemaja: Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat--ses.
23 La filoj de Nearja: Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam--tri. 24 La
filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan,
Delaja, kaj Anani--sep.

Sekva Ĉapitro →