↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 24

1 En lia tempo venis Nebukadnecar, reĝo de Babel; kaj Jehojakim
estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li. 2 La
Eternulo sendis sur lin hordojn da Ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj,
hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur
Judujon, por pereigi ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo,
kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj. 3 Sed laŭ la
ordono de la Eternulo tio fariĝis al Judujo, por forpuŝi ĝin de
antaŭ Lia vizaĝo pro la pekoj de Manase, pro ĉio, kion li faris;
4 ankaŭ pro la senkulpa sango, kiun li verŝis, plenigante
Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni. 5
La cetera historio de Jehojakim, kaj ĉio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 6 Kaj
Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia
filo Jehojaĥin. 7 La reĝo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando,
ĉar la reĝo de Babel forprenis ĉion, kio apartenis al la reĝo de
Egiptujo, de la torento de Egiptujo ĝis la rivero Eŭfrato.

8 La aĝon de dek ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo,
kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Neĥuŝta, filino de Elnatan, el Jerusalem. 9 Li agadis
malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro. 10
En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, reĝo de Babel, iris
kontraŭ Jerusalemon, kaj oni komencis sieĝi la urbon. 11 Kaj
Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj
servantoj ĝin sieĝis. 12 Kaj Jehojaĥin, reĝo de Judujo, eliris al
la reĝo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj
altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la reĝo de Babel prenis lin
en la oka jaro de sia reĝado. 13 Kaj li elprenis el tie ĉiujn
trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa
domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo
de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la
Eternulo. 14 Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn
eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn--dek mil estis
forkondukitaj--kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis
neniu krom la malriĉa popolo de la lando. 15 Kaj li forkondukis
Jehojaĥinon en Babelon; kaj la patrinon de la reĝo kaj la
edzinojn de la reĝo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de
la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon. 16
Kaj ĉiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forĝistojn,
mil, ĉiujn bravajn militistojn, la reĝo de Babel forkondukis en
kaptitecon en Babelon. 17 Kaj la reĝo de Babel faris reĝo
anstataŭ li lian onklon Matanja, kaj ŝanĝis lian nomon je
Cidkija.

18 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis
reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna. 19 Li agadis
malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim. 20
Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ
Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija
defalis de la reĝo de Babel.

Sekva Ĉapitro →