↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 25

1 En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka
tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia
tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni
konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn. 2 Kaj la urbo restis sieĝata ĝis
la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija. 3 En la naŭa tago de la
kvara monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la
popolo de la lando ne havis panon, 4 tiam oni faris enrompon en
la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto laŭ la vojo de
la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj
foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la
urbo. 5 Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj
kuratingis lin sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro
diskuris for de li. 6 Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin
al la reĝo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li juĝon. 7 La
filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni
blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj
forkondukis lin en Babelon.

8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en
la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis
Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la reĝo de
Babel, en Jerusalemon. 9 Kaj li forbruligis la domon de la
Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem;
ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 10 Kaj la
muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la
Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 11 La
ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn,
kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason
forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 12 Sed
iom el la malriĉuloj de la lando la estro de la korpogardistoj
restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 13 La
kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la
bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la
Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en
Babelon. 14 Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj
la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la
servado, ili forprenis. 15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn
kalikojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de
la korpogardistoj. 16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj
la bazaĵojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo: la
kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 17 La
alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur ĝi estis
kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj ĉirkaŭ la
kapitelo estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same
estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun kradaĵo. 18 Kaj la estro de la
korpogardistoj prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron
Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 19 Kaj el la urbo li prenis
unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el
la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la
skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el
la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la
lando, kiuj troviĝis en la urbo. 20 Ilin prenis Nebuzaradan, la
estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel
en Riblan. 21 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin
en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita
el sia lando. 22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj
kiun restigis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li estrigis super ili
Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.

23 Kiam ĉiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo
de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:
Iŝmael, filo de Netanja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Seraja,
filo de Tanĥumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maaĥatano, ili
kaj iliaj homoj. 24 Kaj Gedalja ĵuris al ili kaj al iliaj homoj,
kaj diris al ili: Ne timu esti subuloj de la Ĥaldeoj; loĝu en la
lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj estos al vi bone. 25 Sed
en la sepa monato venis Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama,
el la reĝa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan,
kaj li mortis, ankaŭ la Judojn kaj la Ĥaldeojn, kiuj estis kun li
en Micpa. 26 Tiam leviĝis la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la
grandaj, kaj ankaŭ la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon,
ĉar ili timis la Ĥaldeojn.

27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo
de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la
monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la jaro de sia reĝiĝo
levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, el la malliberejo;
28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli
alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel;
29 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis
ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo; 30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj
konstantaj, estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta
vivo.