↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 23

1 La reĝo sendis, kaj oni kunvenigis al li ĉiujn plejaĝulojn de
Judujo kaj Jerusalem. 2 Kaj la reĝo iris en la domon de la
Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de
Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de
la malgrandaj ĝis la grandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn
vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de
la Eternulo. 3 Kaj la reĝo stariĝis ĉe la kolono, kaj faris
interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi
Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, per la tuta
koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu
interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aliĝis al
la interligo. 4 Kaj la reĝo ordonis al la ĉefpastro Ĥilkija kaj
al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu
el la templo de la Eternulo ĉiujn objektojn, faritajn por Baal
kaj por Aŝtar kaj por la tuta armeo de la ĉielo; kaj oni
forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni
forportis ilian cindron en Bet-Elon. 5 Kaj li forigis la
idolpastrojn, kiujn starigis la reĝoj de Judujo, por incensi sur
la altaĵoj en la urboj de Judujo kaj en la ĉirkaŭaĵo de
Jerusalem, kaj tiujn, kiuj incensadis al Baal, al la suno, al la
luno, al la stelaroj, kaj al la tuta armeo de la ĉielo. 6 Kaj li
elportigis la sanktan stangon el la domo de la Eternulo ekster
Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni forbruligis ĝin ĉe la
torento Kidron kaj disfrotis ĝin ĝis cindreco, kaj oni ĵetis la
cindron sur la tombejon de la simpla popolo. 7 Kaj li detruis la
domojn de malĉastistoj, kiuj estis ĉe la domo de la Eternulo kaj
en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Aŝtar. 8 Kaj li venigis
ĉiujn pastrojn el la urboj de Judujo, kaj malpurigis la altaĵojn,
sur kiuj la pastroj incensadis, de Geba ĝis Beer-Ŝeba; kaj li
detruis la altaĵojn ĉe la pordegoj; tiun, kiu estis antaŭ la
pordego de la urbestro Josuo, kaj tiun, kiu estis maldekstre ĉe
la enirado en la urbon. 9 Tamen la pastroj de la altaĵoj ne
oferadis sur la altaro de la Eternulo en Jerusalem, sed ili
manĝadis macojn kune kun siaj fratoj. 10 Kaj li malpurigis ankaŭ
Tofeton, kiu estis en la valo de la filoj de Hinom, por ke neniu
trairigu sian filon aŭ sian filinon tra fajro al Moleĥ. 
11 Kaj li
forigis la ĉevalojn, kiujn la reĝoj de Judujo starigis al la suno
ĉe la enirejo de la domo de la Eternulo, apud la ĉambro de la
eŭnuko Netan-Meleĥ en Parvarim, kaj la ĉarojn de la suno li
forbruligis per fajro. 12 Kaj la altarojn, kiuj estis sur la
tegmento de la supra ĉambro de Aĥaz, kiujn faris la reĝoj de
Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la
domo de la Eternulo, la reĝo detruis, kaj li kuris de tie kaj
ĵetis ilian cindron en la torenton Kidron. 13 Ankaŭ la altaĵojn,
kiuj estis antaŭ Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj
kiujn aranĝis Salomono, reĝo de Izrael, por Aŝtar, abomenindaĵo
de la Cidonanoj, kaj por Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, kaj
por Milkom, abomenindaĵo de la Amonidoj, la reĝo malpurigis. 14
Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn,
kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj. 15 Ankaŭ la altaron,
kiu estis en Bet-El, kaj la altaĵon, kiun aranĝis Jerobeam, filo
de Nebat, kiu pekigis Izraelon, ankaŭ tiun altaron kaj la altaĵon
li detruis, kaj li forbruligis la altaĵon kaj faris el ĝi polvon
kaj forbruligis la sanktan stangon. 16 Joŝija sin turnis, kaj
ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis,
kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la
altaro kaj malpurigis ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo,
kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antaŭdiris tiun fariĝon. 17
Kaj li diris: Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la
loĝantoj de la urbo diris al li: Tio estas la tombo de la homo de
Dio, kiu venis el Judujo, kaj antaŭdiris tiujn farojn, kiujn vi
faris koncerne la altaron de Bet-El. 18 Kaj li diris: Lasu lin
kuŝi, neniu tuŝu liajn ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis
savitaj kun la ostoj de la profeto, kiu venis el Samario. 19
Ankaŭ ĉiujn domojn de la altaĵoj, kiuj estis en la urboj de
Samario kaj kiujn konstruis la reĝoj de Izrael, por inciti la
Eternulon, Joŝija detruis, kaj agis kun ili simile al tio, kion
li faris en Bet-El. 20 Kaj li buĉis ĉiujn pastrojn de la altaĵoj,
kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn
ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.

21 Kaj la reĝo ordonis al la tuta popolo, dirante: Faru Paskon al
la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la
interligo. 22 Ĉar simila Pasko ne estis farita de post la tempo
de la juĝistoj, kiuj juĝadis Izraelon, kaj en la tuta tempo de la
reĝoj de Izrael kaj de la reĝoj de Judujo; 23 nur en la dek-oka
jaro de la reĝo Joŝija estis farita tiu Pasko al la Eternulo en
Jerusalem. 24 Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn
diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en
la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la
vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro
Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo. 25 Ne estis antaŭ li
reĝo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta
koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al
la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li. 26
Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia
kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj
incitoj, per kiuj incitis Lin Manase. 27 Kaj la Eternulo diris:
Ankaŭ Judujon Mi forigos de antaŭ Mia vizaĝo, kiel Mi forigis
Izraelon, kaj Mi forpuŝos ĉi tiun urbon, kiun Mi elektis,
Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie
estos. 28 La cetera historio de Joŝija, kaj ĉio, kion li faris,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
29 En lia tempo Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ la
reĝon de Asirio al la rivero Eŭfrato. La reĝo Joŝija iris
renkonte al li, kaj ĉi tiu mortigis lin en Megido, kiam li
ekvidis lin. 30 Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el
Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia
tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de
Joŝija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro.

31 La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis
reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna. 32 Li agadis
malbone antaŭ la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj. 33
Kaj Faraono Neĥo malliberigis lin en Ribla en la lando Ĥamat, por
ke li ne reĝu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon
de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro. 34 Kaj Faraono
Neĥo ekreĝigis Eljakimon, filon de Joŝija, anstataŭ lia patro
Joŝija, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoaĥazon li
prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis. 35 La
arĝenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion
sur la landon, ke oni donu la arĝenton laŭ la ordono de Faraono:
de ĉiu laŭ taksado li prenis la arĝenton kaj la oron de la popolo
de la lando, por doni al Faraono Neĥo.

36 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis
reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma. 37 Li agadis
malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.

Sekva Ĉapitro →