↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 22

1 La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj
tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat. 2 Li agadis bone antaŭ
la Eternulo, kaj iradis tute laŭ la vojo de sia patro David, kaj
ne deflankiĝis dekstren, nek maldekstren.

3 En la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija la reĝo sendis la
skribiston Ŝafan, filo de Acalja, filo de Meŝulam, en la domon de
la Eternulo, dirante: 4 Iru al la ĉefpastro Ĥilkija, ke li
elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la
Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj, 5 kaj
oni transdonu ĝin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis
komision en la domo de la Eternulo, por ke ĉi tiuj donu ĝin al la
laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn
en la domo, 6 al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj,
kaj por aĉeti lignon kaj ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn por la rebonigo
de la domo; 7 sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la
mono, transdonita en iliajn manojn, ĉar ili devas labori
konfidate. 8 Kaj la ĉefpastro Ĥilkija diris al la skribisto
Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo.
Kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan, kaj li ĝin legis. 9 Kaj la
skribisto Ŝafan venis al la reĝo kaj alportis al la reĝo
respondon, kaj diris: Viaj servantoj elŝutis la monon, kiu
troviĝis en la domo, kaj donis ĝin en la manojn de la
laborplenumantoj en la domo de la Eternulo. 10 Kaj la skribisto
Ŝafan raportis al la reĝo, dirante: Libron donis al mi la pastro
Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis ĝin antaŭ la reĝo. 11 Kiam la reĝo aŭdis
la vortojn de la libro de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.
12 Kaj la reĝo ordonis al la pastro Ĥilkija, kaj al Aĥikam, filo
de Ŝafan, kaj al Aĥbor, filo de Miĥaja, kaj al la skribisto
Ŝafan, kaj al Asaja, servanto de la reĝo, dirante: 13 Iru,
demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta
Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; ĉar granda estas
la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraŭ ni pro tio, ke niaj
patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi ĉion, kio
estas skribita por ni. 
14 Kaj iris la pastro Ĥilkija kaj Aĥikam
kaj Aĥbor kaj Ŝafan kaj Asaja al la profetino Ĥulda, edzino de
Ŝalum, filo de Tikva, filo de Ĥarĥas, la vestogardisto (ŝi loĝis
en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi. 15 Kaj ŝi
diris al ili : Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Diru al la
homo, kiu sendis vin al mi: 16 Tiele diras la Eternulo: Jen Mi
venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn,
ĉiujn vortojn de la libro, kiun legis la reĝo de Judujo. 17 Pro
tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante
Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi
tiu loko kaj ne estingiĝos. 18 Sed koncerne la reĝon de Judujo,
kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis:
19 Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiam
vi aŭdis, kion Mi diris pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, ke
ili fariĝos ruinaĵo kaj malbenaĵo, kaj vi disŝiris viajn vestojn
kaj ploris antaŭ Mi, tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la
Eternulo. 20 Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi
iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan
malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon. Kaj ili alportis
la respondon al la reĝo.

Sekva Ĉapitro →