↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Reĝoj

Ĉapitro 21

1 La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj
kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Ĥefci-Ba. 2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al
la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de
antaŭ la Izraelidoj. 3 Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn
forigis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj
faris sanktan stangon, kiel faris Aĥab, reĝo de Izrael, kaj
adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi. 4
Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la
Eternulo diris: En Jerusalem Mi estigos Mian nomon. 5 Kaj li
konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj
de la domo de la Eternulo. 6 Kaj li trairigis sian filon tra
fajro, kaj li aŭguradis kaj sorĉadis, kaj starigis antaŭdiristojn
kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo,
kolerigante Lin. 7 Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li
starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al
lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi
elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por
eterne, 8 kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero,
kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi
konforme al ĉio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo,
kiun donis al ili Mia servanto Moseo. 9 Sed ili ne obeis; kaj
Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj,
kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj. 
10 Kaj la
Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante: 11
Pro tio, ke Manase, reĝo de Judujo, faris tiujn abomenindaĵojn,
kiuj estas pli malbonaj, ol ĉio, kion faris la Amoridoj, kiuj
estis antaŭ li, kaj li pekigis ankaŭ la Judojn per siaj idoloj,
12 tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur
Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke ĉe ĉiu, kiu tion aŭdos,
ektintos en ambaŭ liaj oreloj. 13 Mi etendos super Jerusalem la
mezurŝnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Aĥab, kaj
Mi elviŝos Jerusalemon tiel, kiel oni elviŝas pladon, elviŝos kaj
renversos. 14 Kaj Mi forpuŝos la restaĵon de Mia heredaĵo, kaj Mi
transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili fariĝos
kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj; 15 pro tio, ke ili
faradis malbonon antaŭ Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la
tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, ĝis la nuna tago. 16
Ankaŭ da senkulpa sango Manase elverŝis tre multe, ĝis li
plenigis Jerusalemon de unu rando ĝis la alia, krom sia peko, per
kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo. 17 La cetera historio de Manase, kaj ĉio, kion li
faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la
libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 18 Kaj Manase ekdormis
kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la ĝardeno ĉe lia domo,
en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.

19 La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo,
kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis
Meŝulemet, filino de Ĥaruc, el Jotba. 20 Li agadis malbone antaŭ
la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase. 21 Li iradis laŭ tute
la sama vojo, laŭ kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la
idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorkliniĝadis antaŭ ili.
22 Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis
laŭ la vojo de la Eternulo. 23 Kaj la servantoj de Amon konspiris
kontraŭ li, kaj mortigis la reĝon en lia domo. 24 Sed la popolo
de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo
Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon
Joŝija. 25 La cetera historio de Amon, kion li faris, estas
priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 26 Kaj
oni enterigis lin en lia tombo, en la ĝardeno de Uza. Kaj
anstataŭ li ekreĝis lia filo Joŝija.

Sekva Ĉapitro →